Sensavido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sensavido estas vorto posedanta diversajn nuancojn depende de la medio en kiu estas uzata. La unua signifo estas tiu kiu indikas kondiĉon de homa plezuravido, nome dezirego, celanta aparte al la seksaj kontentiĝoj. Hispane: Concupiscencia.

La unua utiliganto de tiu koncepto en la okcidenta kulturo estis [[Platono], kiu, en dialogo Respubliko (greke, Politeia), unuafojojn prezentas strukturitan dividon de la animo (en antaŭaj dialogoj li referencas al la animo pli insiste, sen tamen efektivigi dividon laŭere, pro tio oni opinias ke li tie-ĉi referencis al la racia animo). Se la hebrea kulturo la animo estas ne distingiĝas el la korpo, en tiu greka, kaj en la sinsekva kristana, ĝi distingiĝas el la korpo kaj dividiĝas laŭere.

Ĝuste la nsavida avido estas tiu al kiu apartenas la bezonojn kaj instinktojn proprajn grandparte al la animaleco, ĝi do apartenas al la homoj forte engaĝiĝantaj akumuli monon kaj havaĵojn, ĉar per tiuj kontentigas bezonojn de nutraĵoj kaj amrilatoj. Oni notu, ekzemple, por fortigi la bildon de sensavido en Platono, la mitan metaforon de alohava durada ĉaro (ripetiĝanta en Fedro), mito kiu proponas kun forta evidento la situacion doktrine maturan de la homa animo, en kiu la sensavida parto estas simbolata de la nigra ĉevalo kiu emas al malsupre, trenante tial la tutan ĉaron al la sama zono. En la "kristanigo" de Platono estos ofta religia relego pri tiu temaro, ĉar al la religio oni atribuas antonomazie la divido de la belaj kaj diaj aferoj el la malnobleco de krudaj kaj senkulturaj aferoj.

Oni legas la terminon "sensavido" ankaŭ en Aristotelo, kiu subtenas ke la homa plezuro havas jen spiritan kaj jen implicitan nuancon materian. La plezuro tial povas esti sentata jen por la spirita bono jen por la “sensa”, sed, dum en la unua nur la animo kapablas ĝin ricevi, en la dua tiu plezuro povas esti ricevita jen de la animo jen de la korpo. En tiu perspektivo la sensavido desegnas la deziron pri tiu dua speco de plezuro.

En la katolika teologio estas difinita sensavido la poseddezirego kune kun la intrinseka febleco de la homa naturo kiu pelas la homon fariĝi pekulo ĉiuspeca. Ĝi ne estas konsiderata peko ĉar nur inklino al la malbono, kaj estas konsiderata unu el la sep gravegaj pekoj. En protestantismo ĝi konstituas tute rekte la originan pekon mem, por kio la homo estas jam "kondamnita" ĉenaskiĝe.

En Jansenismo la sensavido surprenis centran rolon, ĉar konstituas la precipan kaŭzon de la homa korupto kiu originas el la origina peko kiam Adamo per lia elekto orientigis al al kreitaro tiun kiun li estus devinta direktigi nur al al la Kreinto. Pro tio laŭ jansenismo la individuo havas naturan inklinon al la malbono kaj nur Dio povas koncedi al la elektitoj la gracon de la savo. Jansenismo tielmaniere forte kontraŭas Molinismon kiu, male, subtenas al tezon de la graco “sufiĉa” per kiu la savo povas ĉiam esti atingita de la homoj. Dum jansenismo estas reĵetata de katolikismo, molinismo estas teologia sistemo juĝata nekontraŭa al la kristana kredo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:

Aliaj projekroj[redakti | redakti fonton]

  • [3]: Hispanlingve Vikivortaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]