Sergio Vila-Sanjuán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Vila-Sanjuán
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (67-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo kulturoliteraturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergio VILA-SANJUÁN (Barcelono, 1957) estas hispana verkisto kaj ĵurnalisto, filo de la same verkisto kaj ĵurnalisto José Luis Vila San Juan.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li estas fakulo en la mondo de la kulturo kaj ekde 1977 faris la informadon pri arto kaj literaturo en la ĵurnaloj, aktuale malaperintaj, El Correo Catalán kaj El Noticiero Universal kaj ekde 1997 li laboris en La Vanguardia, kie li kunordigas aktuale la kulturan suplementon Cultura/s. Li defendas la literaturon kaj en hispana kaj en kataluna kiel "du interkomunikaj ujoj kiuj povas plipovigi sin unu la alian".[1] Li estas aŭtoro de la unua monografio dediĉita al la pentristo Miquel Barceló [2].

Li ricevis la premion Nadal de 2013 per sia romano titolita Estaba en el aire, kun agado okazanta en la Barcelono de la 1960-aj jaroj.[3] Lia unua romano estas Una heredera de Barcelona (2010), kiu priskribas la urbon en la jaroj 1919-1923.[1] La plimulto de liaj libroj temas pri la etoso de la literaturo kaj la ĵurnalismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Una heredera de Barcelona, 2010, Destino.
  • Estaba en el aire, 2013, Destino.
  • El informe Casabona, 2017, Destino.

Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

  • Pasando página. Autores y editores en la España democrática, 2003, Destino.
  • Crónicas culturales, 2004, Debolsillo.
  • El síndrome de Frankfurt. Viaje a la gran feria mundial del libro, 2007, La Magrana.
  • Código best seller, 2011, Temas de Hoy.
  • Por qué soy monárquico, Barcelona: Destino, 2020.
  • El joven Porcel. Una ascensión literaria en la Barcelona de los años sesenta, 2021, Destino.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • Otra Cataluña. Seis siglos de cultura catalana en castellano, 2018, Destino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sergio Vila-Sanjuán en la hispana Vikipedio.