Sesfingreco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rentgena foto de la sesfingra maldekstra mano.

Ses fingroj sur unu ekstremaĵo (manopiedo) rare aperas ĉe kelkaj homoj, iam eĉ pare. Tiu ĉi anomalio aŭ inklino al ĝi povas esti hereda. Foje ĉiuj ses fingroj plene funkcias.

La sesfingreco estas unu el kazoj de polidaktilio (hiperdaktilio), kiu estas konsiderata kiel difekto de kromosoma deveno.

Sesfingreco en historio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La sesfingraj personoj en moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Ses fingrojn sur ĉiu piedo havis onidire franca reĝo Karolo el Francio, al kies gusto estas alkalkulata ankaŭ fino de modo de ŝuoj kun plilongigita pinto de tiu tempo.

Kripligitan sesan fingron havis sur la mano angla reĝino Anne Boleyn.

Januare de 1933 en Casas Viejas, provinco de Kadizo, Hispanio, okazis anarkiista insurekcio kiu finiĝis per mortigo de du policanoj kaj ĉirkaŭ dudek kamparanoj, krom multaj arestitoj, torturitoj kaj subpremitoj. Plej parto de la mortintoj mortiĝis dum ataka incendio fare de la policanoj de kabano de anarkiista maljuna kamparano kromnome "Seisdedos" kio signifas en la hispana Ses fingrojSesfingrulo. Tiu mortinta anarkiisto (kaj la el la atako forfuĝinta filino) iĝis simbolo de la polica subpremado kiu eĉ kaŭzis tutlandan polemikon kun parlamentaj intervenoj kaj politikaj konsekvencoj. Tia nomo ne estis nur vilaĝa kromnomo sed vera realo, kiun heredis granda parto de la posteuloj, ĉefe la viroj. La fuĝinta filino de "Siesdedos" naskis poste filon kiu havis sesfingrecon en piedoj kaj manoj; tiuj de la manoj estis fortranĉitaj de kuracisto kiu konsilis tion ĉar dum militservo kunuloj povus primoki lin, ĉar fakte ne estis alia kialo, ĉar la nepo de la fama anarkiisto povis bone uzi tiun sesan fingron; tiuj de la piedoj ankoraŭ estis videblaj komence de la 21-a jarcento: la filoj de la nepinoj ne heredis la sesfingrecon.

En la jaro 2005 televida stacio Nova publikigis kontribuon pri tio, ke knabo de nomo Matěj Lehár, tiam dekkvarjara, havas sur unu mano ses fingrojn. La kazon laŭ tiuj ĉi informoj konfirmis ankaŭ praktika kuracistino Jiřina Dvořáková. Signife laŭ ŝi estas, ke gepatroj de la knabo de junaĝe instruis la plian fingron percepti kiel bonan aferon. Matěj taksas en sia la rareco tion, ke li pli bone ludas flaŭton, skribas sur komputilo... Nek ortopedoj nek la praktika kuracistino rekomendis ian reguligon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]