Seth Barnes Nicholson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo Seth Barnes Nicholson. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nicholson.
Seth Barnes Nicholson
Persona informo
NomoSeth Barnes Nicholson
Dato de naskiĝo12-a de novembro 1891
NaskiĝlokoSpringfield (Ilinojo)
Dato de morto2-a de julio 1963
MortolokoLos-Anĝeleso
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoBruce Medal [+]
Portalo pri Homoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Seth Barnes Nicholson (naskiĝis la 12-an de novembro 1891 en Springfield (Ilinojo), mortis la 2-an de julio 1963 en Los-Anĝeleso) estis usona astronomo

Li lernadis en la Universitato Drake, kie li ekinteresiĝis pri astronomio.

Dum li observis Pazifaon en la observatorio Lick de la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, li malkovris novan sateliton de Jupitero: Sinopo, kies orbiton li kalkulis por sia disertaĵo de doktoreco.

Li pasis sian karieron en la observatorio de Monto Wilson, kie li malkovris tri aliajn jupiterajn lunojn: Lizito kaj Karmeo en 1938; Ananko en 1951, kaj unu trojan asteroidon : 1647 Menelaus; li kunmalkovris (kun Harlow Shapley) la asteroidon 878 Mildred.

Li ankaŭ kalkulis la orbitojn de pluraj kometoj kaj tiu de Plutono.

La satelitoj Sinopo, Lizito, Karmeo kaj Ananko estis nomataj nur "Jupitero IX", "Jupitero X", "Jupitero XI" kaj "Jupitero XI" de Nicholson, kiu rifuzis proponi alian nomojn por ili. Ili ricevis iliajn nunajn nomojn nur en 1975[1].

Lia ĉefa tasko temis pri la suna aktiveco kaj observis la sunmakulojn. Li partoprenis al eksperimentoj celantaj, dum suneklipsoj, mezuri la lumecon kaj la temperaturon de la suna korono.

En la komenco de la 1920-aj jaroj, Nicholson kaj Edison Pettit observis kosmajn objektojn en infraruĝo. Ili uzis vakua termoparon por mezuri la temperaturon de Luno (tio kio gvidis al teorio, laŭ kiu Luno estus kovrita de maldika polva tavolo kiu efikas kiel termoizolilo) kaj tiun de la planedoj, de la sunmakuloj kaj la steloj. La mezuro de la temperaturo de plej proksimaj gigantaj steloj permesis la unuajn kalkulojn pri la diametroj de steloj.

De 1943 al 1955 li estis redaktoro de la Publications of the Astronomical Society of the Pacific (Eldonaĵoj de la Astronomia Socio de la Pacifiko), kies li estis du foje prezidento.

Honoro[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Bruce Medalon en 1963[2].

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]