Saltu al enhavo

Severo Sarduy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Severo Sarduy
Persona informo
Severo Sarduy
Naskiĝo 25-an de februaro 1937 (1937-02-25)
en Camagüey
Morto 8-an de junio 1993 (1993-06-08) (56-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per Malsano asociita al aidoso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Pariza tombejo de Thiais Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater École du Louvre Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo François Wahl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
verkisto
dramaturgo
poeto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1963–8-a de junio 1993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Severo SARDUY [sardUj] (Camagüey, 25a de februaro 1937 - Parizo, 8a de junio 1993), estis kuba romanisto, poeto, ĵurmalisto kaj kritikisto pri literaturo kaj arto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en mezlernejo en Havano en 1958. Je la venko de la revolucio li kunlaboris en gazetoj Diario libre kaj Lunes de revolución, veturis al Parizo en 1960 por realigi studojn pri historio de arto kaj neniam revenis sialanden. Li estis ligita al la etoso de pensuloj kaj verkistoj kiuj kunlaboris en la revuo Tel Quel kaj laboris kiel legisto en Editions du Seuil, kaj kiel redaktoro en la Radiodiffusion-Télévision Française. Li estis unu de la ĉefaj kubaj verkistoj de la 20.a jarcento, kaj kultivis romanon, poezion kaj eseon. Lia rakontaro ligiĝas al latinamerika novbaroko kaj prie li ricevis la Premion Médicis étranger pro Cobra (1972). Li mortis en Parizo en 1993, viktimo de aidoso. Lia restaĵoj oni entombigis en la Tombejo de Thiais, en la ĉirkaŭoj de la franca ĉefurbo.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Sarduy karakteriziĝas pro sia eksperimentemo laj la aliro al temoj kiel la kuba kulturo, la samseksemo kaj la transvestismo. Lia stilo estas rilata al tiuj de aliaj kubaj verkistoj kiel José Lezama Lima kaj Guillermo Cabrera Infante, sed ĝi havas ankaŭ punktojn de kontakto kun la grupo Tel Quel de Parizo.[2][3]

En Gestos (Gestoj, 1963) li adoptis objektivisman poetikon influitan de la nouveau roman. En ĝi, la stilo estas tre zorgema ĉe la ritmo kaj intence ripetema, kongrue kun la vivo de ĝias ĉefroluloj, kondamnitaj al monotonaj kaj depersonigitaj vivoj.[2]

De dónde son los cantantes (De kie venas la kantistoj, 1967) montras tripartan strukturon (nome tri fabeloj). En ĉiu el tiuj tri partoj intervenas tri roluloj kiuj disvolvas tri aspektojn de la kuba kulturo (afrika, ĉina kaj hispana) ĝis sukcesi montri alrigardon al Havano dispecigita je identeca nivelo. La teksto inkludas ankaŭ poemon kiu funkcias kiel epitafo kaj dek versajn teatrajn scenojn. La stilo kaj tono de tiu verko estas tre parodia kaj karnavalecz, kaj en ĝi abundas novbarokismoj kaj konstanta subfosado de la lingvaĵo.[2]

En Cobra (Kobro, 1972) la intrigo suferas konstantan procezo de disiĝo en kiu la roluloj, el la propra ĉefrolulo Cobra, interŝanĝiĝas kontinue, neniam fidifiniĝas. La metafikciaj konektoj inter la romanisto, lia verko kaj la propra leganto estas dum momentoj pli interesaj al tiu lasta ol la propra historio.[2]

En Maitreya (Maitrejo, 1978), Colibrí (Kolibro, 1983) kaj Cocuyo (Kokujo, 1990) la metafikcia eksperimentemo plue estis ĉefa priokupiĝo de la aŭtoro.[2] La eksperimentema karaktero de lia verkaro, kiu konektis lin kun aliaj kubaj verkistoj kiel Guillermo Cabrera Infante kaj Alejo Carpentier, estis celo de studado ĉe postaj verkistoj kiel Leonardo Padura kaj Fernando Velázquez Medina.

En 2023 eldonejo Amarillo publikigis por la unua fojo kritikan eldonon de Cocuyo, romano kiu estis jam eksterkataloga de kelkaj jaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Gestos (1963)
  • De dónde son los cantantes (1967)
  • Cobra (1972). Premio Médicis étranger.
  • Maitreya (1978)
  • Colibrí (1984)
  • Cocuyo (1990)
  • Pájaros de la playa (1993). Póstuma. Publikigita unu monaton post lia morto.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Flamenco (1970)
  • Mood Indigo (1971)
  • Big Bang (1974)
  • Daiquiri (1980)
  • Un testigo fugaz y disfrazado (1985)
  • Un testigo perenne y dilatado (1993)
  • Lucidez (revuo Signos, 1988)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Escrito sobre un cuerpo (1969)
  • Barroco (1974)
  • La simulación (1982)
  • El cristo de la Rue Jacob(1987)
  • Nueva inestabilidad (1987)
  • Ensayos generales sobre el barroco (1987)

Radio[redakti | redakti fonton]

  • La playa (1971)
  • La caída (1971)
  • Relato (1971)
  • Los matadores de Hormigas (1971)
  • Para la voz (1977)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Severo Sarduy (1937-1993) alirita la 8an de junio 2018, en Find A Grave Memorial.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Villanueva, Daniel; Viña Liste, José María. Trayectoria de la novela hispanoamericana actual. Del "realismo mágico" a los años ochenta. Madrid: Espasa Calpe. pp. 387/90. ISBN 8423972224.
  3. Web Cubaliteraria (el Retarkivo 20180208004456)