Silento
Silento estas senbrueco, sensoneco, do la foresto de ĉia aŭdebla aervibrado. Silenti ne nur signifas "ne brui", sed ankaŭ "ne paroli". En figura senco "silenti" estas uzata por "sin ne montri", "ĉesi".
Absoluto silento estas sentata kiel stato malagrabla, ankaŭ pro la manka akustika orientado. Ĝi povas sekvigi malhelpon de penskapablo kaj kaŭzi halucinojn, do ekz. en la Camera silens (latine "silentanta ĉambro) silento estas uzata kiel torturmetodo.
Silento en la senco de agrabla foresto de bruo, povas plialtigi koncentradon, laborpovon kaj bonfarton.
Mondvaste konata kaj en multaj ŝtatoj leĝe garantiita estas la "rajto silenti" en proceduroj. Per tio ekzemple memkulpigo aŭ kulpigo kontraŭ familiano estas malebligitaj.
En multaj religioj, ekz. en Budhismo kaj Taoismo, silento tre gravas, aparte se la ekleziulo aŭ la kredantoj koncentriĝu, ekzemple dum la preĝo aŭ medito.
Vidu ankau
- Muta filmo
- Tra l' silento, poemaro de Edmond Privat
- La silento de la ŝafidoj, romano, filmo
- Silento, romano de Syuusaku Endoo
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri silento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. ” „ Parolo estas arĝento, oron similas silento. ” „ Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. ”