Sinagogo de Barcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Singogogo de Barcs
Singogogo de Barcs en 1918
Singogogo de Barcs en 1918
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Bazaj informoj
Religio judismo
hodiaŭa juda komunumo ne ekzistas
Dato de konsekro 1899
Arkitektura priskribo
Konstruado 1899
Specifo
Longo 25 m
Larĝo 16 m
Ligiloj
vdr

La sinagogo en Barcs estas neuzita konstruaĵo de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la 1860-aj jaroj la judaj loĝantoj de Barcs festis siajn feriojn en najbara Virovitica, ĉar mankis preĝdomo loke. Ekde 1883 oni luis domon, kie estis establitaj judaj bazlernejo kaj preĝhalo. En 1892 la domo estis donacita al la juda grupo. Post jaroj domo de la kapacito ne sufiĉis, tial lernejo en 1895, impona sinagogo post 4 jaroj estis konstruita. La prototipo de la sinagogo estis la sinagogo de Leopoldstadt. Ĝi estis uzata laŭkutime ĝis la holokaŭsto, poste la konstruaĵo estis prirabita, eĉ la mondomilito faris difektojn. Pli poste ĝi estis forlasita. En 1967 la loka komerca kooperativo aĉetis kaj establis ĝin al vendejo pri mebloj. Post jardekoj la konstruaĵo - inda je pli bona sorto - estis denove neuzita kaj malplena. Ĉirkaŭ 2016 la urbo aĉetis la iaman sinagogon.

Konstruaĵo (laŭ origina stato)[redakti | redakti fonton]

La sinagogo situis en korto laŭ strato. La fasado estas simetria, meze estis la ĉefenirejo. La tabeloj de Moseo, kiuj staris sur supro de la fasado, post la neuzado estis metitaj en la judan tombejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]