Sinagogo en Szolnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo en Szolnok
arta muzeosinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo eklektika arkitekturo vd
Estiĝo 1898
Lando Hungario vd
Situo Szolnok
Adreso Templom út 2.
Situo
Geografia situo 47° 10′ 18″ N, 20° 11′ 33″ O (mapo)47.17174720.192528Koordinatoj: 47° 10′ 18″ N, 20° 11′ 33″ O (mapo)
Sinagogo en Szolnok (Hungario)
Sinagogo en Szolnok (Hungario)
DEC
Sinagogo en Szolnok
Sinagogo en Szolnok
Situo de Sinagogo en Szolnok
Map
Sinagogo en Szolnok
vdr

La Sinagogo en Szolnok estas pompa historia monumento, nuntempe bildgalerio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj konstruis sinagogon en Szolnok en 1898 laŭ planado de arkitekto Lipót Baumhorn. En 1944 la germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Ili grandparte pereis. En 1972 la sinagogo trakonstruiĝis al bildgalerio. En la konstruaĵo funkcias konstanta kaj porokaza ekspozicioj. En 2007 tie okazis ekspozicio pri Mihály Munkácsy.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ promenejo apud Tiso, antaŭ la sinagogo oni metis buston pri Lipót Baumhorn. Dum la trakonstruo ĝenerale la ekstera parto restis origina. En mezo de la fasado la ĉefenirejo situas. Pli supre ornama fenestrorozo estas videbla. Ĉe la flankaj anguloj turoj etendiĝas, sed ili estas malpli altaj, ol la konstruaĵo. Tie troviĝas la iamaj enirejoj por virinoj. En mezo de la navo kupolo 26 metrojn alta situas. Interne estas nur unu ĉambro, sed tio estas tre granda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]