Sinopharm (firmao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinopharm
negocopublika kompanio • Chinese state-owned enterprise vd
Dum 1998 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Agokampo kuracilo
filiaj kompanioj Beijing Institute of Biological Products Co., Ltd • Wuhan Institute of Biological Products Co., Ltd. • Sinopharm Group • Shanghai Institute of Biological Products • Changchun Institute of Biological Products • Sinopharm Star Shark vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Sinopharm (aŭ Ĉina Nacia Farmacia Grupo, angle China National Pharmaceutical Group Corporation, akronime CNPGC, ĉine 国药集团), estas publika kompanio kaj ŝtata entrepreno de la Ĉina Popola Respubliko, [1] bazita en Pekino. Ĉina Nacia Farmacia Grupo estis sub la superrigardo de la Komisiono pri Kontrolo kaj Administrado de Ŝtata Aktivo. [2] Sinopharm estis vicigita 109-a en la Fortune Global 500 en 2021. [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Sinopharm estis fondita kiel Ĉina Nacia Farmacia Grupo-Korporacio, la 26-an de novembro 1998, kiel holdingo de Ĉina Nacia Farmacia Korporacio. En 2009 ĝi kunfandiĝis kun China National Biotec Group. En novembro 2017, ĝia filio Wuhan Institute of Biological Products estis monpunita pro vendado de neefikaj DPT-vakcinoj [4]

Vakcino KOVIM-19[redakti | redakti fonton]

En 2020, dum la KOVIM-19-pandemio, la vakcino BBIBP-CorV estis evoluigita .

BBIBP-CorV estas uzata en vakcinaj kampanjoj en iuj landoj en Azio, Afriko, Sudameriko kaj Eŭropo [5][6][7] . Sinopharm atendas produkti unu miliardon da dozoj de BBIBP-CorV en 2021 [8]. La 7-an de majo 2021, la Monda Organizaĵo pri Sano aprobis la vakcinon por kriz-uzo kaj Sinopharm [9] poste subskribis aĉetinterkonsentojn por 170 milionoj da dozoj [10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]