Sipke Stuit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sipke STUIT)
Sipke Stuit
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1908 (1908-09-18)
en Huizum
Morto 26-an de februaro 1974 (1974-02-26) (65-jaraĝa)
en Arras
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Simone Decaudin
Infanoj 5
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sipke STUIT (naskiĝis la 18-an de septembro 1908 en Huizum, Leeuwarderadeel[1], mortis la 26-an de februaro 1974 en Arras, Francio) estis nederlanda esperantisto, kiu loĝis en Arras depost 1934, kie li en 1935 edzinigis francan esperantistinon Simone Decaudin[2] (1909–1975). Ili havis kvin infanojn, ĉiuj denaskaj esperantistoj: Margarita Marie Stuit (naskita la 20-an de aprio 1936[3]), Marc Stuit (la 16-an de aŭgusto 1938[4]), Magdalena Stuit (en 1942), Eric Marie Daniel Stuit (la 18-an de novembro 1945[5]) kaj Mary Ann Stuit (en 1947).

Stuit lernis Esperanton en sia junaĝo, li multe vojaĝis, prelegis, gvidis kursojn, verkis artikolojn kaj poemojn. Al liaj iniciatoj oni dankas ankaŭ la aperon de du tradukoj el la frisa lingvo: Dorse al la muro kaj Frisaj rakontoj (1964) en Esperanto. Stuit aŭtoris ankaŭ la poemon "La tutan mondon volus mi trairi" en 1967.

Stuit ankaŭ eldonis proprakoste en 1946 la libreton de Petro Stojan Vindiania.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bevolkingsregister met Sipke Stuit (nederlande). Tresoar (1908-09-18). Alirita 2018-04-20.
  2. Heroldo de Esperanto n-ro 32 (841), 11-a de aŭgusto 1935, paĝo 4.
  3. Naskiĝoj. En: Franca Esperantisto 1936, paĝo 68.
  4. Anoncetoj. En: Heroldo de Esperanto n-ro 34 (990), la 4-an de septembro 1938, paĝo 4.
  5. Naskiĝoj. En: Esperanto Internacia 1945, paĝo 100.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]