Sistemo d'Hondt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sistemo de D'Hondt estas formulo por voĉdonado, kreita de Victor d'Hondt, kiu permesas atribui nombron de sidlokoj al elektitoj de la diversaj kandidatiĝoj, proporcie al ricevitaj voĉdonoj. Tamen la sistemo estas ne ĝuste proporcie, ĉar oni celas ke la plej grandaj partioj ĝuu avantaĝojn kaj la parlamento ne enhavu tro da partioj; tiele la plej voĉdonitaj partioj bezonas malpli da voĉoj por ĉiu elektito ol la malpli voĉdonitaj.

Kvankam tiu sistemo estas konata je la medio de politiko, fakte ĝi povas utili por ĉiu ajn tipo de proporcia distribuado.

Inter aliaj landoj ĝi uzatas en Argentino, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉilio, Kolombio, Kroatio, Ekvadoro, Slovenio, Hispanio, Finnlando, Francio, Gvatemalo, Irlando, Israelo, Japanio, Nederlando, Paragvajo, Pollando, Portugalio, Ĉeĥio, Svisio, Turkio, Domingo, Urugvajo kaj Venezuelo.