Sklavo-Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Klasifiko de la gvinea marbordo laŭ ĝiaj "produktoj" en la 16-a jarcento

La Sklavo-Marbordo aŭ ankaŭ Diego Cao (nomata laŭ portugala malkovrinto) estas la historia nomo de la marbordo de Togolando, Benino kaj okcidenta Niĝerio. La Sklavo-Marbordo situas je la Gvinea Golfo, ĉe la Golfo de Benino, kaj longas proksimume 450 kilometrojn. En la antaŭkoloniisma epoko ĝi estis unu el la plej dense loĝataj regionoj de Afriko. La havenoj ĉe la Sklavo-Marbordo estis ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj gravaj centroj de la sklavokomerco.

Malkovro kaj koloniigo[redakti | redakti fonton]

En la 15-a jarcento portugalaj maristoj, serĉante surmaran vojon al Barato, malkovris la marbordon. Post la malkovro baldaŭ komenciĝis fazo de konkurenco inter Hispanujo kaj Portugalujo. Pro la diversaj interesoj de la du ŝtatoj, ili decidis, dispartigi la diversajn grandregionojn de intereso. Portugalujo transprenis la ekspluato de Afriko, dum kiam Hispanujo koncentriĝis pri teritorioj en Ameriko. Portugalujo atingis per tio hegemonion, kies konsekvencoj efikos ĝis en la 20-a jarcento.

Sklavokomerco[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la esploro de la regiono komenciĝis vigla komerco kun devigrekrutigitaj aŭ ĉaskaptitaj afrikanoj, kiujn oni deportis al la diversaj sklavofoirejoj de la marbordo. De tie disvolviĝis la transatlantika sklavokomerco. Proksimume 20 elcentoj de la proksimume 20 milionoj da kaptitoj estis ekspedataj per ŝipo ekde la marbordo Diego Cao; komence tion faris portugalaj ŝiparoj, pli malfrue la merkato malfermiĝis, kaj ĝin ankaŭ partoprenis angloj, francoj, danoj, nederlandanoj kaj eĉ brandenburgianoj.

Metodo de sklavokaptado[redakti | redakti fonton]

Sklavotransporto direkton al la marbordo

La maristoj cedis al la afrikaj triboj la akiron de la homa "varo" kaj komercis en diversaj havenoj laŭlonge de la afrika okcidenta marbordo, ekzemple en Porto NovoLagos, kiujn fondis portugaloj.

Alte militemaj popoloj kiel ekzemple aŝantioj, ojojdahomeanoj faris militkampanjoj en la montaraj landoj for de la marbordo. Celo de ĉi tiuj rabomilitoj estis precipe kunpeli junajn virojn inter 15 kaj 30 jarojn aĝajn, kiuj estis por la sklavofoirejoj aparte profitodonaj. La virinojn oni ofte enkorpigis en la korteganaron aŭ ankaŭ vendis tiujn de naskopova aĝo, por ke formiĝu pluaj generacioj en sklaveco. Parton de la kaptitoj oni rezervis por la nobelaro, sed la plej multajn oni enspezige vendis.

La penegaj surpiedaj marŝoj en la marbordajn urbojn postulis sian tributo: maljunuloj, malfortuloj kaj infanoj mortis pro elĉerpiĝo.

Velko de la sklavokomerco[redakti | redakti fonton]

Per la komenciĝo de la industriiĝo en la vendomerkatoj de la komercistoj la negoco perdis pli kaj pli sian gravecon. Krom tio evoluis aboliciismaj movadoj, kiuj provis venkigi la forigo de la sklavokomerco. En 1803 Danujo kiel unua sklavokomerca lando malpermesis la sklavokomercon. Kiel unua grandpotenco en 1807 Britujo malpermesis la sklavokomercon; Usono sekvis en 1808, je kio tamen la sistemo de sklaveco konserviĝis ĝis la fino de la Usona Enlanda Milito en la plejparte suda duono de la federacieroj. Sur la Viena Kongreso de 1815 Britujo realigis principan malpermeson de la sklavokomerco.

La intertribaj militoj ĉe la Sklavo-Marbordo malfortigis la tieajn popolojn, kio ebligis al la eŭropaj potencoj facilan koloniigon kaj la supreniĝon de imperiismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]