Skoky (Žlutice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Skoky
Skoky
(Skok, Mariánské Skoky)
germane Maria Stock
solejo
Vido al preĝejo kaj gastejo en Skoky
Oficiala nomo: Skoky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Žlutice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Tepla montetaro
Memorindaĵo Preĝejo de VdVM
Domoj 0 2011
Akva rezervujo Akva rezervujo Žlutice
Situo Skoky
 - koordinatoj 50° 05′ 44″ N 13° 05′ 50″ O / 50.09556 °N, 13.09722 °O / 50.09556; 13.09722 (mapo)
Katastro 4,01 km² (401 ha) Skoky u Žlutic
Loĝantaro (2021)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1513
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 71
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skoky
Retpaĝo: www.skoky.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Skoky, devene Skok kaj antaŭe ankaŭ Mariánské Skoky (germane Maria Stock; traduko en Esperanton estas Saltoj) estas eksa vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Žlutice en distrikto Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 0 loĝantoj (2021). Ĝi troviĝas super valbaraĵo Žlutice. Ĝi situas en deklivo sur teraso super valo de rivero Střela. Ĝis nuntempo konserviĝis ruinoj de eksa gastejo, tombejo, unu garbejo kaj precipe baroka pilgrima preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria, damaĝigita de multaj raboj. Ĉi tiea pilgrima bildo de Virgulino Maria Helpantino igis estigi al konata diraĵo "Virgulinjo Saltada!". Ekde la jaro 1982[1] ĉi tie daŭre neniu vivis.

Skoky situas en katastra teritorio Skoky u Žlutic kun areo 4,01 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Municipo Skoky sur mapo de stabila katastro el la jaro 1841

La unua skribmencio pri Skoky aperas en la jaro 1513.

En la jaro 1869 la municipo havis 23 domojn kaj 126 loĝantojn. En la jaro 1900 ĝi havis jam 27 domojn kaj 144 loĝantojn kaj en la jaro 1945 28 domojn kun 134 loĝantoj.[2] En la municipo estas ankaŭ du gastejoj, paroĥestrejo, lernejo kaj vendejo. Agadis ĉi tie eĉ societo de volontulaj fajroestingistoj kaj Asocio de kamparana junularo.

Skoky post forŝovo de la germanaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Loka puto, en kiu tragike pereis lasta loĝantino de Skoky

Sed post la jaro 1945 okazis forŝovo de germana plimulto de loĝantoj kaj parton de ĉi tieaj bienoj okupis enloĝigitoj el Slovakio. En Skoky restis sole 18 loĝigitaj domoj kaj 43 loĝantoj. Sed kelkaj el ili forlasis Skoky post tio, kiam ili rifuzis aliĝi al UAK. Iliajn posedaĵojn kaj pli poste ankaŭ la posedaĵon de bankrotanta UAK transprenis ŝtataj bienoj. Oni ne sukcesis la municipon denove plene enloĝigi, la forlasitaj domoj poste estis iom post iom marodataj kaj deŝiritaj. En la jaro 1950 estis post internado de premonstratoj forlasita ankaŭ ĉi tiea paroĥestrejo. La paroĥon kun la preĝejo poste administris romkatolika paroĥa ofico de Žlutice. Pro tre malalta nombro de loĝantoj la municipo estis la 1-an de junio 1957 nuligita kaj alligita al Ratiboř, kun kiu ĝi estis sekve en la jaro 1960 alligita al Žlutice, kies loka parto ĝi estas ĝis hodiaŭ. En la jaro 1961 vivis en Skoky jam nur lastaj 16 loĝantoj. Definitiva fino por Skoky estis la jaro 1965, kiam estis komencita konstruado de valbaraĵo Žlutice por trinkakvo. Skoky per tio estis tute fortranĉita de la ĉirkaŭa mondo kaj la restintaj loĝantoj, krom unu sinjorino, estis forloĝigitaj en ĉirkaŭajn municipojn. La resto de la vilaĝo krom la gastejo (n-ro 21), unu garbejo, tombejo, kapeleto kaj preĝejo estis post la jaro 1970 egaligita kun la tero. Post tio, kiam en la jaro 1982 mortis ankaŭ la lasta loĝantino, estis la sorto de Skoky sigelita. La restintaj konstruaĵoj en la vilaĝo komencis kadukiĝi kaj komencis engluti ilin la ĉirkaŭa naturo.

Skoky kiel pilgrima loko[redakti | redakti fonton]

Vido al antaŭa parto de la interno

Pilgrima preĝejo de Vizito de Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

Pilgrima preĝejo de Vizito de Virgulino Maria estas ununura el pli konservitaj konstruaĵoj en Skoky. La preĝejo anstataŭis la devenan kapelon kaj ĝi estas baroka novkonstruaĵo el la jaroj 1736–1748, de konstruinto Johann Schmied el Útvina. Temas pri ununava oblonga konstruaĵo kun flankaj elstaraĵoj, servantaj kiel sakristio kaj senjora oratorio, la konstruaĵo situas sur masonita teraso. En la antaŭa parto de la preĝejo troviĝas monumenta dutura ĉefa fasado. La volboj en la ĉefa navo estas lignaj, la subterejon de la preĝo deakvigas du gravitaj trarampeblaj ŝtoloj. La internan ekipaĵon de la preĝejo devene kreis netipa rokoka ĉefa altaro de baldakena tipo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1760 kaj du nuntempaj flankaj altaroj de sankta Jozefo kaj sankta Johano Nepomuka. Malantaŭ libere situanta altaro estis lokigita bilda prospekto adaptita por pilgrima trafiko kaj adorado de ĉi tiea bildo de Virgulino Maria Helpantino, ĝi estis koncipita kiel simbola firmamento. Kreas ĝin kulise vicigitaj lignaj muroj kun aŭreolo, nuboj, statuoj de anĝeloj kaj kolombino de Spirito sankta. Inter la antaŭa kadro de la bildo kaj la malantaŭa muro estis moveble lokigita pilgrima bildo, alirebla al pilgrimantoj tra ŝtuparejo inter la muroj. En la malantaŭa muro de la altara tablo troviĝas dek tri aperturoj verŝajne por enmetado de kestoj kun etaj devocionalioj de la pilgrimantoj al ilia "sanktigo".

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La nuntempa stato de Skoky

Pri la renovigo kaj la revivigo de tiu ĉi pilgrima loko nuntempe zorgas societo Sub tegmento dum subteno de volontuloj kaj financaj donacintoj. En la jaroj 2006 kaj 2010 estis dank' al la donacoj kaj dotoj de Regiono Karlovy Vary kaj Ministrio de kulturo farita la plej necesa riparo de la turaj bulbaj kupoloj, kiuj estis damaĝigitaj fare de ŝtelistoj, kaj firstotureto. En la jaro 2010 estis al la subteno de la pilgrima loko malfermita 58 km longa mariana pilgrima vojo nomita Skokovská stezka el monaĥejo Teplá. En la paso de la jaro la preĝejo estas neregule alirebligata, dum pilgrima sezono en julio kaj aŭgusto kutime ĉiutage. Precipe somere oni ĉi tie aranĝas ekleziaj kaj kulturaj okazoj.

Skoky en kulturo[redakti | redakti fonton]

Bildkarto de Skoky ĉirkaŭ la jaro 1930

La gloron de la pilgrima loko pruvas popoliĝinta diraĵo "Virgulinjo Saltada!". En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj estiĝis vico de kopiaĵoj de ĉi tiea mirakla bildo kaj Skoky estis bildigita sur devocia grafikaĵo. La preĝejo en Skoky fariĝis inspiro al Petr Linhart por lia kanto Maria Stock. Miroslav Dědič en sia libro el la jaro 2003 Kantor z Mářina dvora priskibas vivon en la postmilita Skoky. Reĝisoro Jan Březina en Skoky en la jaro 2013 filmis sian diplomiĝintan filmon Maria Stock.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
1869126
1880149
1890159
1900144
1910154
1921159
JaroLoĝantoj
1930158
195043
196116
19702
19802
19910
JaroLoĝantoj
20010
20110
20210

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schierl, Jiří. Dějiny obce Skoky. Pod střechou. Alirita 6.1.2018.
  2. (2013) Statistický lexikon obcí České republiky 2013. Praha: Český statistický úřad, p. 277. ISBN 978-80-250-2394-5.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (1980) Umělecké památky Čech III. P/Š. Praha: Academia, p. 324–325.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]