Sofia Imber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofia Imber
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1924 (1924-05-08)
en Soroca
Morto 20-an de februaro 2017 (2017-02-20) (92-jaraĝa)
en Karakaso
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater Universitato de la Andoj
Familio
Frat(in)o Lya Imber
Edz(in)o Guillermo Meneses • Carlos Rangel
Okupo
Okupo ĵurnalisto • kultura aktivisto • politikisto
vdr

Sofia Imber estas venezuela ĵurnalistino kaj subtenanto de artoj.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Soroca, Moldavio la  8-an de majo 1924(nun 1924-05-08) de judaj gepatroj. Imber translokiĝis al Venezuelo kun sia familio kiam ŝi estis 4-jara.[1] Imber edziniĝis kun venezuela ĵurnalisto kaj diplomato Guillermo Meneses.[1] Ŝia fratino estis Lya Imber, la unua virino kiu ricevis medicinan diplomon en Venezuelo. Imber havas tri filinojn Sara, Adriana, Daniela Meneses Imber kaj filon Pedro Guillermo kiu mortis en 2014.[2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Imber komencis sian karieron kiel ĵurnalistino.[1] Imber starigis rilatojn kun la mondo de arto dum Meneses estis postenita en Parizo, Francio kaj Bruselo, Belgio kiel diplomato.[1] Kun sia dua edzo, Carlos Rangel, ŝi gastigis politikan debaton Buenos Dias.[1]

Imber estas la fondinto de la "Museo de Arte Contemporáneo de Caracas" (Muzeo de Nuntempa Arto de Caracas).[3] En 2001, Venezuela Prezidento Hugo Chávez demisiis Imber kiel ĉefon de la muzeo.[3]

En 2014, la Venezuela Amerika Fonduso por Artoj atribuis al Imber la Medalon Páez de Arto 2014 pro sia laboro kiel advokato por arto ĉirkaŭ Latin-Ameriko.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Miller, Michael E., "CHAVEZ, MATISSE, AND THE HEIST THAT SHOOT THE AMERICAS", Miami New Times, 27 aŭgusto 2014. Kontrolita 21 julio 2015.
  2. Lopez, Virginia, "Recovery of Matisse painting revives questions for museum", The Brunei Times, 21 aŭgusto 2012. Kontrolita 8 aŭgusto 2015.
  3. 3,0 3,1 "Chavez dismisses as director Sofia Imber Museum of Art in Caracas", 28 januaro 2001. Kontrolita 21 julio 2015.
  4. "Sofia Imber will be the recipient of VAEA’s Páez Medal of Art 2014, she also was a recipient of the National Prices of Journalim and the Art.", The Venezuelan American Endowment for the Arts, 13 junio 2014. Kontrolita 8 aŭgusto 2015.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sofia Imber en la angla Vikipedio.