Sofia Portanet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofia Portanet
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1989 (1989-11-09) (34-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj germanaanglafranca
Ŝtataneco Germanio
Parencoj Wolfgang Gaschütz
Okupo
Okupo kantaŭtoro
vdr

Sofia Portanet (naskiĝis la 9-an de novembro 1989 en Kiel) estas germana kantistino kaj kantverkistino. Ŝi kantas en la germana, la angla kaj la franca[1]. Ŝiaj popkantoj miksas novan ondon, gotikan kaj klasikan kantotekston[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Portanet, filino de germana patrino kaj hispana patro, kreskis en Parizo. Tie ŝi frekventis germanan lernejon. Ŝi faris siajn unuajn muzikajn spertojn en la infana koruso de la Nacia Opero de Parizo. En 2010 ŝi transloĝiĝis al Berlino por evoluigi sian propran muzikon.

En 2018 Sofia Portanet publikigis kvar unuopaĵojn kaj rezultis ĉe konataj festivaloj inkluzive de SXSW, Reeperbahn Festival kaj Eurosonic. La BBC nomis ŝin "la sekva internacia popstelulo de Germanio" [3]. En 2021 la asocio de sendependaj muzikfirmaoj (Verband unabhängiger Musikunternehmen e.V. (VUT) aljuĝis al ŝi la titolon "Besten Newcomerin" (plej bona novalveninto) [4].

En julio 2020 aperis ŝia debutalbumo Freier Geist.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumo[redakti | redakti fonton]

  • (2020) Freier Geist (germana por Libera Spirito)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (2018) Freier Geist 2018) Wanderratte
  • (2019) Das Kind
  • (2019) Planet Mars
  • (2020) Art Deco
  • (2020) I trust
  • (2021) Real Face
  • (2022) Unstoppable

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Raina Douris, Kimberly Junod: Berlin's Sofia Portanet makes music that blends languages and crosses genres, Podkasto World Cafe, NPR, la 6-an de julio 2022.
  2. (de) Julia Lorenz: Primadonna der Speiselokale, Der Spiegel, la 3-an de julio 2020
  3. Sofia Portanet, motormusic.de
  4. VIA – Kritiker*innenpreise der unabhängigen Musikbranche verliehen, gut.de

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]