Sokotra emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sokotra emberizo
Sokotra emberizo, ilustraĵo de Henrik Grönvold
Sokotra emberizo, ilustraĵo de Henrik Grönvold
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. socotrana
Emberiza socotrana
(Ogilvie-Grant kaj Forbes, 1899)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sokotra emberizo (Emberiza socotrana) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. Ĝi estas endemia de Jemeno.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Ĝi estas simila al la proksime parenca Cinamobrusta emberizo, tio estas kun nigrablanka kapobildo, brunecaj subaj partoj kaj pli malhelaj supraj partoj, sed kun pli da blanko en pugo kaj ventro. Nome en kapo estas kvar blankaj strioj kaj tri nigraj nome blankaj fajna kronostrio, superokula, subokula kaj mustaxca strioj kiuj finas en orelareo al nukoflankoj, dum estas nigraj subkrona, traokula kaj submustaĉa strioj sed la gorĝareo estas blanka. De tie suben la brusto estas ruĝecbruna, sed la ventro kaj la pugo estas blankaj. Dorso kaj flugiloj estas nigrecaj. La kruroj kaj suba makzelo estas rozkoloraj aŭ flavecaj dum la supra makzelo estas nigreca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]