Solomana Kante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Soulemayne KANTESolomana KANTE (n. en 1922 - m. en 1987) estis afrika verkisto kaj inventinto de la alfabeto N'Ko por la mandeaj lingvoj de okcidenta Afriko. N'Ko signifas "Mi diras" en ĉiuj mandeaj lingvoj.

Kante kreis N'Ko en 1949 post meditada nokto. Tiun alfabeton li ellaboris kiel respondon al la antaŭjuĝo, laŭ kiu afrikanoj estis "senkultura popolo".