Soma Plichta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soma Plichta
Soma Plichta
Soma Plichta
Persona informo
Naskonomo Plichta Soma
Naskiĝo la  12-an de junio 1832(nun 1832-06-12)
en Hungario Rimaszombat (Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de septembro 1924
en Ĉeĥoslovakio Lučenec (Ĉeĥoslovakio)
Memorigilo Soma Plichta
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Soma Plichta [ŝoma pliĥta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plichta Soma estis hungara kuracisto, magistrata kuracisto.

Soma Plichta [1] naskiĝis la 12-an de junio 1832 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1924 en Lučenec (Ĉeĥoslovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Soma Plichta frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj en Sárospatak, poste universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li akiris diplomon pri internaj malsanoj en Reĝa Universitato de Pest en 1859, pri kirurgio en Universitato de Vieno. Post siaj studoj li longe estis kuracisto en Losonc, li estis longe ankaŭ magistrata kuracisto de Nógrád (historia departemento). Li multe luktis kontraŭ epidemio pri ĥolero en 1873, poste li ricevis reĝan premion. En 1879 li estis sekretario de la landkunveno por kuracistoj en Budapeŝto. Baldaŭ li apartenis al la tutlanda medicina konsilio kaj meteologia societo de Vieno. Li estis nomumita reĝa konsilisto en 1905. Li fondis la memservan fajrobrigadon en Losonc. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Li apartenis al amika rondo de Imre Madách, li estis la unua, kiu laŭtlegis la Tragedion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A fehérjevizelésről (1867)
  • Észleletek az 1873. évi cholera járványról Nógrád megyében (1874)
  • Segélynyújtás életveszélyeknél (Helpservo dum vivdanĝero) (1887)
  • Az egészség és a hosszú élet (La sano kaj la longa vivo) (1911)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorejo en Lučenec

Fontoj[redakti | redakti fonton]