Sorocaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorokaba
urbo
Pejzaĝo sur la Rivero Sorokaba
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sorocaba
Moto: Pro Una Libera Patria Pugnavi
Mi ĉiam batalis por libera patrio
Kromnomo: Manchester Paulista
Poŝtkodo 18000-00
Vikimedia Komunejo: Sorocaba
Retpaĝo: www.sorocaba.sp.gov.br

Sorocaba [sorokaba] estas urbo kaj municipo de subŝtato San-Paŭlio, Brazilo. En 2005 ĝi havis 565.180 loĝantojn en 456,0 km² (loĝdenso 1.211 loĝ./km²). Urbo okupas 249,2 km² kaj malgranda bienzono havas nur 206,8 km².

Historio

Ĝi estis fondita de Francisco de Souza tiama ĝenerala-guberniestro de Brazilo en 1599 kun la nomo Nova Vila de Nossa Senhora da Ponte de Mont Serrat, en 1654 oni ŝanĝis ĝian nomon al Sorocaba, kio signifas "disirita tero" en tupia lingvo.

Geografio

Famuloj

  • Rafael Tobias de Aguiar, militisto kaj politikisto, unu el la estroj de la Liberala Revolucio en 1842, en San-Paŭlo[[]], kaj patrono de la Milita Polico en la subŝtato San-Paŭlo

Esperanto en Sorocaba

En tiu municipo oni festas la Tagon de Esperanto-Movado en Sorocaba en ĉiu 21-a de majo. Oni kreis tiun feston per la municipa leĝo nombro 27/2001 de urbkonsilanto Gabriel Bitencourt.

Sorocaba
Sr. Manoel disvastigis Esperanton pere de Radio-programo dum preskaŭ kvindek jarojn.
Sr. Manoel disvastigis Esperanton pere de Radio-programo dum preskaŭ kvindek jarojn.
Persona informo
Naskiĝo 28-a de septembro 1928
en Sorocaba, San-Paŭlo,  Brazilo
Morto 15-a de aŭgusto 2012
en Sorocaba, San-Paŭlo,  Brazilo
TTT
Retejo http://www.sorocaba.sp.gov.br/
vdr

Ĉirkaŭ 1915 loĝis en Sorocaba hispana esperantisto, kiu kredeble estus la unua diskoniganto de la lingvo tie.

Ĉirkaŭ 1950 estis grupo da samideanoj kunvenintaj ĉiusemajne en la sidejo de Sorokaba Spiritista Unuiĝo. La grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mem povis paroli la lingvon, invitis sr-on Manoel Blaz Garcia[1] por gvidi la lecionojn. Kelkaj lernantoj jam faradis la perkorespondan kurson de BEL. Sed, post kelke da tempo la grupo ĉesigis sian aktivecon.

En 1957 oni gvidis elementan Esperanto-kurson en sidejo de Legio de Bona Volo (LBV).

La fondo de Sorokaba Esperanto-Klubo (SEK) okazis en la 21-a de majo 1967. Dum kelkaj jaroj Sorokaba Esperanto Klubo restis sen sidejo. Poste ĝi instaliĝis, provizore kaj senpage, en ĉambro de spiritisma societo Sociedade Filantópica Espírita Allan Kardec, ĉe strato Penha, 455.

Olívia Catuzzo, en la Ŝtata Lernejo Antônio Padilha semis Esperanton longatempe inter siaj lernantoj. Ŝi estis asociano de Kultura Kooperativo de Esperantistoj; multaj el la verkoj de SEK-biblioteko, hodiaŭ kun ĉ 600 volumoj, estis donacitaj de ŝi.

Alia granda disvastiganto de Esperanto en la urbo estis la leŭtenanto Antônio José Alves ĉe la soldatoj de la loka milita Fajrobrigado. Ankaŭ Carlos Matos multe laboris por la afero kaj eĉ organizis Esperanto-kurson en protestanta preĝejo.

La familio de Gentil Prestes, s-inoj Isolina Prestes kaj Maria Ilza Prestes dum longa tempo subtenis la Esperanto-klubon. Estis rimarkindaj batalantoj: Silvestre Bego, José Carlos Dorini Ramos, Manuel T. Garibaldi, Ivan Batista Nogueira kaj Daniel A. Giroto, speciale dum la preparo de la klubo-statuto.

En 1977, aniĝis al SEK aliaj lernantoj kaj kuraĝaj semistoj por la esperantista idealo, nome: Afonso Celso de Oliveira, Kantilia de Barros, Eluizio Bueno Rodrigues kaj Ângela B. Del Antônio. Kun la alveno de tiuj agemaj samideanoj, loka Esperanto-movado gajnis ja notindan kreskadon: SEK komencis eldoni sian organon "Interna Informilo", dulingve; la biblioteko akiris verkojn (vortaroj, metodoj, gramatikoj, kursoj en sondiskoj kaj surbendigitaj por la radio-programo); oni abonis gazetojn, ĵurnalojn el diversaj landoj. Esperanto-kursoj estis gviditaj en la sidejo.

En 1978 okazis tie la dua San-Paŭlia Esperanto-Renkontiĝo.

En 2001 estis kreita la "Memortago de Esperanto-movado en Sorocaba" de urba leĝo proponita de urbkonsilanto Gabriel Bitencourt. Nuntempe, la 21-a de majo estas oficiale festotago por Esperanto en Sorocaba.

Decembre 2002 okazis tie la Brazila Katolika Esperanto-Renkontiĝo.

Eksteraj ligiloj

[1]

  1. Sr. Manoel Blaz Garcia (1928-2012), granda disvastiganto de Esperanto en Sorokabo, forpasis en la 15-a de aŭgusto 2012. Li estis la fondinto de radio-programo "Sintezo de Esperanto, Lingvo Internacia", kiu, inter 1965 ĝis sia morto, disvastigis la Internacian Lingvon tra la Radio Klubo (ankaŭ konata kiel PRD-7), kiu nune fariĝis Rádio Boa Nova.