Sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Velké Losiny – vido el kastela parko
Memortabulo antaŭ preĝejo de sankta Laŭrenco en Sobotín por honorigi la viktimojn de sorĉistinaj procesoj

Senjorujo Velké Losiny estas malĝoje fama pro sorĉistinaj procesoj. En la ĉeĥaj landoj okazis sorĉistinaj procesoj nur loke kaj Losinio kun ties ĉirkaŭaĵo, respektive la tuta regiono de Jeseník, estis unu el tiuj lokoj.

Laŭ lokaj legendoj kaj fontoj la procesoj havis komencon en Losinio ĉe unu malriĉa virino, al kiu malsaniĝis bovino kaj ne donis lakton. Spickolektantino konsilis al ŝi, ke la bovino devas manĝi ŝanĝitan hostion, do la virino iris en preĝejon en Sobotín kaj post komunio ŝi elkraĉis la akceptitan hostion per ŝanĝita hostio en preparitan tason; dum tio vidis ŝin messervanto, kiu tuj malkaŝis tion al pastro. La pastro ordonis al la virino pentofaron (preĝon) kaj tralasis ŝin, sed tio ne finiĝis per tio. Baldaŭ estis tiu kamparanino komune kun pluaj virinoj akuzita pro sorĉado kaj al la senjorujo en Velké Losiny estis invitita el Olomouc Jindřich Boblig, kiu komencis "ĉasi sorĉistinojn" en ĝusta vorto de senco.

Posedaĵo de la kondamnitoj memkompreneble falis al inkviziciistoj, do la intereso de Boblig turniĝis direkte al tiuj, kiuj proprumis lanojn aŭ aliajn nemoveblaĵojn (ekzemple paperfarejon). La plej konata viktimo de tiuj ĉi justicaj murdoj fariĝis pastro Kryštof Alois Lautner. La procesoj okazis en la jaroj 16781696 kaj per la vivo pagis en ili proksimume 100 personoj. Estis pri tio verkita libro (Martelo je sorĉistinoj) kaj filmita filmo Kladivo na čarodějnice. Interesaĵo estas, ke en la filmo kiel torturiga instrumento aperas seĝo plena de najloj, sed per kiu oni neniam en la ĉeĥa teritorio torturis. La filmistoj elpensis la rekviziton kaj poste ili lasis ĝin en la kastelo en Velké Losiny, kie ĝi troviĝas ĝis nun, sed ĝi estas nenie ekspoziciata.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Spurný, František. (2000) Šumperský farář a děkan Kryštof Alois Lautner, oběť čarodějnických inkvizičních procesů. Šumperk: Městský úřad Šumperk ; Římskokatolická farnost Šumperku, p. 64.
  • Neubauerová, Michaela. (2010) Zpráva o nevíře / raport o niewierze / Die Nachricht vom Unglaube. Šumperk: Jeseníky – Sdružení cestovního ruchu, p. 172. ISBN 978-80-904386-1-3.
  • ŠINDELÁŘ, Bedřich: Hon na čarodějnice: západní a střední Evropa v 16.-17. století. Praha 1986.