Sovaĝa blankulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovaĝa blankulo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aleksander Beljaev
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1926
vdr

Sovaĝa blankulo (ruse Белый дикарь, [Belij Dikarj]) estas ruslingva sciencfikcia rakonto de sovetia verkisto Aleksander Belajev pri supozebla praa antaŭhistoria homo travivinta ĝis nuna tempo (jetio).

La rakonto estis unuan fojon publikigita en 1926 kaj apartenas al unuaj verkoj de Belajev.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Riĉa industria posedanto promenante en Parizo kun sia edzino Klotilda renkontas strangan junulon: li neatendite forĵetis kaj disŝiris birdeton-plumaĵon de sur ĉapelo de Klotilda. Profesoro Linkorn petas al Klotilda ne komenci juĝprocezon. Li konatigas ŝin kun lia taglibro. Evidentiĝas ke la profesoro vojaĝante sur Himalajo trovis sovaĝan blankrasan junan viron-kromanjonon kaj savis lin de urso; li nomis la homon Adam kaj forveturis al Parizo. Adam aspektas simile al nuntempaj homoj sed estas pli forta. Li sukcese lernas francan lingvon, ekuzis veston kaj manĝilojn, okupiĝis pri sportludoj kaj stiras aŭtomobilon. Klotilda loĝigas lin en ŝia hejmo (tio poste kaŭzas multajn problemojn).

Adam poiome akceptis urban vivmanieron. Tamen li ofte kaŭzas skandalojn. En teatro li penas savi Dezdemonon de Otelo, li okazigas pogromon dum solena vespero de siaj mastroj. Samtempe li revas pri reveno al forlasitaj de li montoj. Li konvinkis nevon de la mastro forlasi Parizon kaj foriri al Alpoj.

Tiatempe Adam estas jam vaste konata en Parizo. Polico persekutas lin. Adam estas kaptita kaj malliberigita. Li ne povas travivi en urba malpura aero kaj rapide mortis pro tuberkulozo. Lia morto ĝojigas sciencistojn: ili detale esploras ilian korpon kaj lia ostaro estas almetita en muzeo kiel Homo Himalajus.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj roluloj de la verko estas jenaj:

  • Bernard de Trua — riĉa industria posedanto
  • Klotilda — lia edzino
  • Anatol — knabo, nevo de Bernard
  • Avgust Linkorn — profesoro de Sorbono
  • Adam — sovaĝa homo trovita de profesoro Linkorn en Himalajo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]