Flago de Saint-Barthélemy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flago de Saint-Barthélemy konsistas el la blazono de la insulo centrita sur blanka kampo. Kvankam uzita sur la insulo, ĝi havas neniun oficialan statuson. Ĉar Saint-Barthélemy estas transmara kolektivo de Francio, ĝia oficiala flago estas la franca trikoloro.