Flago de Gvadelupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neoficiala flago,
nigra variaĵo
Neoficiala flago,
ruĝa variaĵo (fakte flago de la gvadelupa urbo Pointe-à-Pitre)

La neoficiala flago de Gvadelupo, regiono kaj transoceana departemento de Francio situanta en Karibio, ekzistas en du variaĵoj: ambaŭ supre havas tri orajn francajn liliojn sur blua fono, kaj sube bildigas oran sunon sur verda branĉo. Unu variaĵo sube havas nigran fonon, la alia, fakte flago de la gvadelupa urbo Pointe-à-Pitre, sube ruĝan fonon. Aparte de tio, la emblemo de Gvadelupo estas blanka kampo sur kiu estas metita emblemo montranta sunon kaj birdon sur verda kaj blua kvadrato. Sub la emblemo aperas la nomo "Regiono Gvadelupo" emfazita en flava.

La Popola Unio por la Liberigo de Gvadelupo proponis nacian flagon tre simila al tiu de Surinamo. Tamen, oficiale la franca trikoloro estas la nacia flago uzata en Gvadelupo.