16-a arondismento de Parizo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Alexbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: en:16th arrondissement of Paris |
Alexbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: pl:16. dzielnica Paryża |
||
Linio 63: | Linio 63: | ||
[[nl:XVIe arrondissement]] |
[[nl:XVIe arrondissement]] |
||
[[no:16. arrondissement]] |
[[no:16. arrondissement]] |
||
[[pl:16. dzielnica Paryża]] |
|||
[[ru:XVI округ Парижа]] |
[[ru:XVI округ Парижа]] |
||
[[sv:16:e arrondissementet]] |
[[sv:16:e arrondissementet]] |
Kiel registrite je 12:19, 9 jun. 2008
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 16-a arondismento (franclingve XVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 160000 loĝantojn kaj kovras 7,846 km². Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.
La arondismento entenas la faman avenuon Foch, kiu estas la plej larĝa vojo de la franca ĉefurbo kaj cetere unu el la plej luksaj. La kvartaloj Auteuil kaj Passy, ĉefe dediĉita al loĝejoj, ankaŭ situas tie. La 16-a arondismento gastigas multajn internaciajn ambasadejojn. En la 16-a arondismento situas la stadiono Parc des Princes (tio estas la oficiala stadiono de la pariza futbala teamo Paris Saint-Germain), sed ankaŭ la stadiono Roland Garros.
La bosko de Boulogne, okcidente de la arondismento, administre apartenas al ĝi.
Demografio
Jaro | Loĝantaro | Denseco[1] (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 43 332 | 5 523 |
1954 | 214 042 | 27 280 |
1962 (kulmino) | 227 418 | 28 985 |
1968 | 214 120 | 27 290 |
1975 | 193 590 | 24 674 |
1982 | 179 446 | 22 871 |
1990 | 169 863 | 21 650 |
1999 | 161 773 | 20 619 |
Vidindaĵoj
- Passy
- Parc des Princes
- Palais de Tokyo
- Radio France
- Muzeo Guimet
- Muzeo Marmottan-Monet
- Liceo Janson de Sailly
- International School of Paris
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Trocadéro
- Avenuo Foch
- Place de l'Étoile kaj Triumfa Arko de Parizo (parte)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligoj
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajarea
; $2