Barnabaso: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Ankaŭ mi kontribuu iom da religia historio...
(Ankaŭ mi kontribuu iom da religia historio...)
 
(Ankaŭ mi kontribuu iom da religia historio...)
[[Dosiero:Mafra34.jpg|thumb|<center>statuo de la Sankta Barnabaso en la preĝejo de la nacia palaco en [[Mafra]], [[Portugalio]]]]
'''Barnabaso''' estis [[judo]] el la izraela tribo de [[levitojlevido]]j, sed kun sia familio ne vivis en Judio, sed sur la mediteranea insulo [[Kipro]]. Laŭ la listigo de jesuaj [[apostolo]]j en la [[nova testamento|novtestamenta]] libro [[Agoj de la Apostoloj]] (4,36) li krome havis la duan nomon '''Jozefo''' (en iuj manoskriptoj Joseo). Barnabaso estas plurfoje menciata en la [[nova testamento]], krom en la libro [[Agoj de la Apostoloj]] inter alie en la [[unua epistolo al la korintanoj]] kaj la [[epistolo al la galatoj]]. Laŭ pli postaj kristanaj tradicioj oni jes ja kalkulis lin al la disĉiploj kaj apostoloj de Jesuo, sed ne al la dek du kernaj apostoloj. Laŭ la kristanaj legendoj li predikis en [[Romo]], estis [[episkopo]] en [[Milano]] kaj [[bapto|baptis]] la pli postan [[papo]]n [[Klemento de Romo]].
 
Laŭ la apikrifaj Barnabas-aktoj li kiel [[martiro]] mortis sur la insulo [[Kipro]], kie li konsideriĝas nacia sanktulo.
Laŭ la indikoj de la [[apostola historio de Luko]], Barnabaso estis membro de la unua kristana komunumo en [[Jerusalemo]], kiun li subtenis per la kapitalo akirita pro vendo de bieno. Laŭ la sama libro (9,27) li varbis por akcepto de [[Sankta Paŭlo|Paŭlo de Tarso]] inter la jerusalemaj apostoloj. El nuntempa scienca vidpunkto tamen subeblas ĉu tio estas historia vero. Laŭ du teksteroj de la libro [[Agoj de la Apostoloj]] (11,22-30 kaj 13,1) li ĉefe kristane misiis en [[Antioĥio]]. En la tiea komunumo ej judaj kaj ne-judaj kristanoj li aktivas kune kun Petro kaj Paŭlo, kiun li mem tie konatigas. Laŭ la ĉapitroj 13 kaj 14 de la libro raportatas, ke li akompane de Paŭlo faris misian vojaĝon tra Kipro kaj la suda [[Malgrandazio]]. Sendube Barnabaso estis inter la gvidaj unuaj kristanaj misiistoj. Li ankaŭ estis inter la partoprenantoj de la [[apostola koncilio]] (komparu la teksteron Agoj de la Apostoloj 15,1-5 kaj la [[epistolo al la galatoj|epistolon de Paŭlo al la galatoj]] 2,1-10).
 
La nova testamento ankaŭ raportas pri konfliktoj inter Barnabaso kaj Paŭlo: Unuflanke temis pri la eblo de kuna manĝado de judaj kaj ne-judaj kristanoj en Antioĥio ([[epistolo de Paŭlo al la galatoj]] 2,11-13). Aliflanke kverelo temis pri la kunporto de la evangelisto [[Sankta Marko la evangelistoevangeliisto|Marko]] en plia misia vojaĝo (Agoj de la Apostoloj 15,36-41).
Antikvaj kristanaj legendoj raportas pri la kuraco de malsanuloj fare de Barnabaso per tio, ke li metis sur ilin la evangelion laŭ Mateo. La tiel nomata "Barnabasa epistolo" plej probable ne estas de Barnabaso, ĉar ĝi ekestis nur dum la unua duono de la [[2-a jarcento]]. Tiu teksto enhavas ekzotikajn interpretojn de la [[malnova testamento]] (alegoriojn) kaj [[polemiko]]n kontraŭ la [[judismo]]. La frua kristana verkisto ''Tertullianus'' supozis, ke la [[epistolo al la hebreoj]] estus verkita de Barnabaso. En la apokrifaj Barnabasaj aktoj oni raportas pri la misiistaj vojaĝoj de Barnabaso ĝis lia martira morto sur la insulo Kipro – la verko venas el la [[6-a jarcento]]. La tiel nomata "evangelio laŭ Barnabaso" nur ekestis dum la 14-a ĝis 16-a jarcentoj, sed en islamana polemiko kontraŭ la kristanismo estas ŝatata citaĵo kvazaŭ temus pri historia fonto: Tiu "evangelio" propagandas [[Mohamedo]]n kiel la veran profeton kaj Jesuon kiel sian vojo-preparanton, kiu ne mortis per [krucumado]] kaj ne estis la filo de dio.

Navigada menuo