Domokupado: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: bg:Скуат |
e roboto aldono de: is:Hústaka |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Image:Quan viure |
[[Image:Quan viure lŭe okupar dret.jpg|thumb|right|250px|[[Murskribaĵo]] [[kataluna lingvo|katalunlingva]]: «Kiam vivi estas lukso, okupadi estas rajto»]] |
||
[[Image:Okupa.svg|thumb|Simbolo domokupa]] |
[[Image:Okupa.svg|thumb|Simbolo domokupa]] |
||
'''Domokupado''' estas la [[politiko|politika]] ago de enloĝi [[leĝo|kontraŭleĝe]] forlasitan aŭ neenloĝatan lokon aŭ konstruaĵon, kiun la domokupanto ne posedas, lupagas, aŭ permesas uzi. Domokupado multe pli oftas en [[urbo]]j ol enkampare, precipe tie, kie okazas urba ruiniĝo. Laŭ la aŭtoro Robert Neuwirth, estas tiom multe, kiom unu miliardoj da domokupantoj tramonde, aŭ ĉirkaŭ unu el ĉiuj sep homoj. |
'''Domokupado''' estas la [[politiko|politika]] ago de enloĝi [[leĝo|kontraŭleĝe]] forlasitan aŭ neenloĝatan lokon aŭ konstruaĵon, kiun la domokupanto ne posedas, lupagas, aŭ permesas uzi. Domokupado multe pli oftas en [[urbo]]j ol enkampare, precipe tie, kie okazas urba ruiniĝo. Laŭ la aŭtoro Robert Neuwirth, estas tiom multe, kiom unu miliardoj da domokupantoj tramonde, aŭ ĉirkaŭ unu el ĉiuj sep homoj. |
||
Linio 48: | Linio 48: | ||
[[hr:Squatter naselje]] |
[[hr:Squatter naselje]] |
||
[[hu:Squat]] |
[[hu:Squat]] |
||
[[is:Hústaka]] |
|||
[[it:Invasione di terreni o edifici]] |
[[it:Invasione di terreni o edifici]] |
||
[[ja:スコッター]] |
[[ja:スコッター]] |
Kiel registrite je 11:49, 11 apr. 2009
Domokupado estas la politika ago de enloĝi kontraŭleĝe forlasitan aŭ neenloĝatan lokon aŭ konstruaĵon, kiun la domokupanto ne posedas, lupagas, aŭ permesas uzi. Domokupado multe pli oftas en urboj ol enkampare, precipe tie, kie okazas urba ruiniĝo. Laŭ la aŭtoro Robert Neuwirth, estas tiom multe, kiom unu miliardoj da domokupantoj tramonde, aŭ ĉirkaŭ unu el ĉiuj sep homoj.
Dum la 17a jarcento ekaperi la angla vorto squat por desegni la kontraŭleĝajn terokupadon far anglaj kamparanoj, la Diggers. La 1a de aprilo 1649 okazis apud Londono la unua konita domokupado, antaŭenigita far Gerrard Winstanley.
Plureca realeco
Okupita domo povas enhavi kaj unu nuran enloĝanton, kaj plurajn dekojn, kaj esti ĉu malgranda urbcentra loĝejo, ĉu vastega ĉirkaŭurba industria ruino. Kondiĉoj ankaŭ tre variadas: el plena sanmalfavoreco ĝis deca komforto kompareblas kun normala loĝejo (akvo, elektro, gaso, varmeco, vasteco, ktp.).
Enloĝantoj ankaŭ troviĝas en okupita domo pro pluraj malsamaj kialoj: junaj fuĝintoj, enmigrintoj, nomadaj petveturistoj, senhejmuloj, [[anarkiisto|anarkiistoj]...
Kial okupi domon
Pro neceso
Eble konsideri domokupadon kiel ilo por konstrui alternativan ekonomian modelon. Kaj do, okupato ofte unue rezultas el monaj kialoj: uloj, familioj aŭ grupoj serĉas lokon kie vivi, sed ili ne povas pagi loĝkoston.
Pro konvinko
Certaj domokupistoj, ideologie proksimaj el maldekstra ekstremismo, el anarkiismo aŭ aŭtonomismo, konkretigas iliajn ideojn pri rifuzo de privata proprieco. Laŭ ili, per ekvilibra disigo de havaĵoj kaj kostoj, eblas malpliigi sian monan dependecon kaj permesi zorgi pri plibonan reordigadon de sia propra vivtempo. Ĉefe, ili tiel provadas antaŭenigi kulturajn kaj politikajn alternativojn pere de memzorgismo. La tuta enloĝantaro kutime kuniĝas por pridiskuti kaj kune zorgi pri la elektoj kiuj rilatas kun la funkciado aŭ evoluado de la loko. Ĉi tia organizado malpermesas, laŭ ties partizanoj, ke ekaperu estojn.
Fine, en la plej stabilaj okupitaj domoj, ofte aperas interhelpaj kaj solidarecaj retoj. Domokupado tiel havas rolon bonvenigi la ekstere-neakceptitajn grupojn kiel la GLATanoj aŭ rifuĝintoj.
Lokaj realecoj
Okcidenta Eŭropo
En Okcidenta Eŭropo, kaj inter aliaj lokoj en Nederlando, kie la movado famiĝis, en Berlino, kie pro historiaj kaj politikaj kialoj kelkaj kvartaloj malplivaloriĝis portempe kaj en Hispanio, tre ofte la domokupado estas asocia al alternativa movado por setligi en tiuj okupitaj domoj, ne nur loĝajojn, sed ĉefe sociajn sidejojn, kie oni povas realigi alternativajn aktivaĵojn, kiel liberaj kursoj, teatro, muziko, politika agado, ktp. Ofte tio utilas por havi la komplicecon de kvartalanojn, sed ofte male. Por tia uzado oni preferas abandonitajn fabrikojn, grandaj konstruaĵoj, ktp. Polico post iom da burokratado elhejmigas la okupintojn, kiuj tre ofte okupas novan domon. Tiu movado uzas eĉ propran simbolon, kiu konsistas el fulmo ene de cirklo.