Naŭatla lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Marcos (diskuto | kontribuoj) e Navatla lingvo alinomita al Naŭatla lingvo, alidirektilo lasita: laŭ la interkonsento de la plejmulto ĉe [[Vikipedio:Diskutejo#Ĉu Navatla, ĉu Nahualtla, ĉu Nahŭatla, ĉu Naŭatla ?] |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:42, 24 jun. 2010
Navatla | ||
Nāhuatlahtōlli | ||
lingvo | ||
---|---|---|
Nahuan | ||
Parolata en | centra Meksiko | |
Parolantoj | 1 925 620 | |
Denaskaj parolantoj | 1,4 milionoj (1980), | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ne konatas | |
Skribo | latina depost la 16-a jarcento | |
Lingvistika klasifiko | ||
a lingvo | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Instituto Nacional de Lenguas Indígenas | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | nah | |
Glottolog | azte1234 | |
Angla nomo | Nahuatl | |
Franca nomo | nahuatl | |
Noto | lingvo de la aztekoj | |
Vikipedio | ||
|
La navatla lingvo, propralingve Nāhuatlahtōlli, Māsēwallahtōlli, aŭ Mexicano kaj hispanlingve náhuatl[1] estas Azteka lingvo de la jut-azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko, specife en la federacieroj Puebla, Veracruz, Hidalgo kaj Guerrero. Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La navatla havas plurajn dialektojn.
La jam ne parolata klasika navatla estis la lingvo de la aztekoj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la navatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per navatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo.
Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la navatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, danke al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la navatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.
Ortografio
Estas pluraj literumadoj por la navatla. La plej ofte uzata literumado estas prenita de la hispana. En tiu ĉi literumado, la litero h ĝenerale ne elparoliĝas, tamen ll estas duobla /l/ (anstataŭ /j/), x estas prononcata [ŝ]. La simbolo ' signas glotan plozivon. Do, la vorto Nāhuatlahtōlli elparoliĝas pli malpli [naŭal la tol li]. Malpli konfuza literumado ekzistas, sed malofte uziĝas pro ĝiaj neaskiaj literoj, ekz. š.
Multaj navatlaj vortoj eniris la hispanan lingvon, kiaj cacahuate ([kakaŭate], "arakido") kaj tecolote ([tekolote], "strigo"). Eĉ Esperanto havas plurajn navatlajn vortojn. Jen iom da ili:
- avokado < āhuacatl
- ĉokolado < chocolātl
- kojoto < coyōtl
- Meksiko < mēxihcatl ("meksikano")
- oceloto < ōcēlōtl
- tomato < xītomatl
Multaj meksikaj loknomoj estas origine aztekaj: Cuernavaca, Xochimilco, Popocatépetl.
navatla frazo (per Esperanteca literumado) | Esperanta traduko |
Ken otlatvililok! | Bonan tagon! |
Nisempaki nimiciŝmati! | Estas plezuro koni vin! |
Tlaso'kamati | Dankon! |
Nimictlaso'tla. | Mi amas vin. |
Iŝkiŝka mostla! | Ĝis morgaŭ! |
eksteraj ligoj: