Rüti ĉe Lyssach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: nn:Rüti bei Lyssach
Linio 62: Linio 62:
[[lmo:Rüti bei Lyssach]]
[[lmo:Rüti bei Lyssach]]
[[nl:Rüti bei Lyssach]]
[[nl:Rüti bei Lyssach]]
[[nn:Rüti bei Lyssach]]
[[ru:Рюти-Лисах]]
[[ru:Рюти-Лисах]]
[[sv:Rüti bei Lyssach]]
[[sv:Rüti bei Lyssach]]

Kiel registrite je 13:44, 25 mar. 2012

Rüti ĉe Lyssach
Blazono de Rüti ĉe Lyssach
Blazono de Rüti ĉe Lyssach
Blazono de Rüti ĉe Lyssach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 3′ 24″ N 7° 34′ 37″ O / 47.05667 °N, 7.57694 °O / 47.05667; 7.57694 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 24″ N 7° 34′ 37″ O / 47.05667 °N, 7.57694 °O / 47.05667; 7.57694 (mapo)
Areo 1,29 km²
Alteco 523 m super marnivelo
Poŝtkodo 3421
Komunumkodo 0422
Mapo de Rüti ĉe Lyssach
Mapo de Rüti ĉe Lyssach
Mapo de Rüti ĉe Lyssach
vdr


Pri la komunumo

Rüti ĉe Lyssach (en la germana lingvo Rüti bei Lyssach) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Rüti ĉe Lyssach situas en la Svisa Mezlando, rekte okcidente de la urbo Burdorf, proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero Emme. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 590 m s.m. sur la norda deklivo de la monto Schneiteberg. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rüti la setlejo Binzberg (en nordo de la komunumo ĉe la vojo al Lyssach), Ramsi (sur alteco de 540 m s.m. en oriento de la komunumo) kaj Rütihubel en tute en la oriento de la komunumo, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,29 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rüti ĉe Lyssach limas en nordo al Lyssach, en oriento al Burgdorf, en sudoriento al la eksklavo Rohrmoos de la komunumo Oberburg, en sudo denove en unu pinto al Burgdorf, kaj en okcidento al Mötschwil.

Trafiko

Rüti ĉe Lyssach situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe konekta vojo inter Lyssach kaj Kreuzweg ĉe la kantona vojo n-ro 245. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn norde apud Kirchberg. Sur la teritorio de la komunumo ne troviĝas konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Lyssach tamen troviĝas nur unu kilometron norde de la vilaĝo centro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rüti ĉe Lyssach datiĝas el la jaro 1341 kiel Ruiti.

Dum mezepoko Rüti ĉe Lyssach apartenis al la tribunala distrikto Alchenflüh, parto de la kiburga kampargrafejo Burgonjo, kiu en la jaro 1406 fariĝis berna havaĵo kaj estis integrita al la voktejo Wangen, kaj en la jaro 1471 atribuita al la voktejo Burgdorf. La preĝejo de Lyssach dum mezepoko apartenis al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Ek de la reformacio la preĝejo de Lyssach estis zorgita de helpisto de Bugdorf, kaj estis ek de la jaro 1874 filio de la paroĥo Kirchberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Rüti ĉe Lyssach estis parto de la komunumo Lyssach. Ek de 1803 ĝi estas memstara komunumo, kiu apartenis ĝis 2009 al la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 al la administra distrikto Emme-Valo.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011

Eksteraj Ligiloj