Transsiberia fervojo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: pl:Kolej Transsyberyjska
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 39: Linio 39:


[[af:Transsiberiese Spoorlyn]]
[[af:Transsiberiese Spoorlyn]]
[[ar:سكة الحديد العابرة لسيبريا]]
[[ar:سكة الحديد العابرة لسيبيريا]]
[[be:Транссібірская магістраль]]
[[be:Транссібірская магістраль]]
[[be-x-old:Транссыбірская магістраль]]
[[be-x-old:Транссыбірская магістраль]]

Kiel registrite je 04:34, 31 aŭg. 2012

Ruĝa linio – Transsiberia fervojo;
Verda linio – Bajkal-Amura fervojo
transsiberia trako kolorfotado de ĉ. 1910

La transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostok ĉe Pacifiko. La ekkonstruo okazis maje en 1891 proksime al Vladivostok (ĝin ĉeestis princo Nikolao, la estonta imperiestro Nikolao la 2-a), kaj la linio malfermiĝis oktobre en 1916 per inaŭguro de la ponto trans Amur ĉe Ĥabarovsk. La plena elektrigado finpretiĝis nur la 25-an de decembro 2002.

Ĉiun duan tagon forlasas la legenda "Trajno N-ro. 2" ("Rossija" = Rusio) la Jaroslavan stacidomon, por atingi post 7 tagoj — post 9.288 kilometroj — Vladivostokon ĉe la Japana maro.

Kelkaj gravaj urboj apud la linio: Moskvo, Niĵnij Novgorod, Kirov, Permo, Jekaterinburg, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ĥabarovsk, Vladivostok, Ĉita. Unu grava paralela devojo trairas la urbon Petropavlovsk de Kazaĥstano.

La transsibiria fervojo transiras 16 grandajn riverojn kiel: Volga, Vjatka, Kama, Tobol, Irtiŝ, Ob, Tom, Ĉulim, Jenisejo, Oka, Selenga, Seja, Bureja, Amur, Ĥor kaj Ussuri.

Iom grandaj akvoj, kiuj apudas la fervojon: 207-kilometre preter la Bajkala lago kaj 39-kilometre preter Amura golfo.

La transsiberia fervojo debranĉiĝas ankaŭ al Centra Azio Astana, Taŝkent, Aŝgabat, Ĉinio kaj Mongolio (Ulan-Batoro), Pekino kiel Bajkal-Amur-ĉeflinio.

Literaturo

Beletre

La Transsiberia fervojo iĝis ofte inspirfonto romana aŭ poezia: la franclingva svisa poeto Blaise Cendrars dediĉis al ĝi sian plej faman prozpoemo: prozo de l'Transsiberia fervojo.

La vojo kaj Esperanto

Inter 1928 kaj 1932, Lucien PERAIRE, franca esperantisto, trairis Eŭropon kaj Azion per biciklo. Inter Kazan (junio 1929) kaj Vladivostok (julio 1930), li uzis aparaton por bicikli sur la reloj de la transsiberia fervojo.

Retpaĝoj