Taŝkento
Taŝkento | ||
uzbeke Toshkent, ruse Ташке́нт | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Toškent | ||
Lando | Uzbekio | |
---|---|---|
Regiono | Taŝkenta regiono | |
Historia regiono | Silka vojo | |
Situo | Taŝkento | |
- koordinatoj | 41° 16′ 00″ N 69° 13′ 00″ O / 41.26667 °N, 69.21667 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 253 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 130 m s. m. | |
Areo | 334,8 km² (33 480 ha) | |
Loĝantaro | 2 571 668 (2020) | |
Denseco | 7 681,21 loĝ./km² | |
Horzono | GMT (UTC+5) | |
Poŝtkodo | 100000 | |
Tel. antaŭkodo | +998 71 | |
Situo enkadre de Uzbekio
| ||
Mapo de la urbo
| ||
Situo enkadre de Azio
| ||
Vikimedia Komunejo: Tashkent | ||
Retpaĝo: www.tashkent.uz | ||
Taŝkento (uzbeke Toshkent), estas nuntempa ĉefurbo de Uzbekio, grava politika, ekonomia, kultura kaj scienca centro de la lando. Taŝkento estis grava haltejo en komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo. Post rusa revolucio en 1917 multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn.[1]
Vidindaĵoj de la urbo: Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento.[2] Ĝi estiĝis dum regnado de ĥano Abdullah la 2-a (1557-1598), reganto de la Ĥanlando Buĥaro, kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mavaranahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.
Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.
La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio.[3]
Etimologio
[redakti | redakti fonton]En skribaj fontoj la urbo estas menciita ekde la 4-a - la 5-a jarcentoj sub la nomoj Dĵadĵo, Ĉaĉkento, Ŝaŝkento, Binkento. En la 11-a jarcento, en la verkoj de centraziaj sciencistoj Al-Biruni kaj Mahmud al-Kaŝgari, la urbo estis renkontita sub la nomo "Taŝkento" unuafoje. Al-Kaŝgari estis la unua persono kiu klarigis ke la nomo Taŝkento signifas "ŝtonurbo" (tjurke taŝ - "ŝtono", kent - "urbo"). Biruni, apogante ĉi tiun interpreton, notis ke "Ŝaŝkento" estas distordita formo de la tjurka "Taŝkento"; estas evidente ke "Ĉaĉkento" estas alia formo de distordo de la sama nomo. La versio de Binkento troviĝas en la verkoj de arabaj geografiistoj.[4] Biruni emfazas: "Ĉu vi ne vidas, ke "Ŝaŝo" estas prenita el la nomo de ĉi tiu urbo tjurklingve, nome "Taŝ-kand" ("Ŝtona vilaĝo")?"[5]
La grekoj nomis la areon kie Taŝkento nun staras "Tsatsena" (helene: Τσατσηνή).[6]
Origino de televido
[redakti | redakti fonton]Unua manifestacio de plene elektronika televidilo al publiko kaj komitato estis farita en Taŝkento en somero 1928 per Boris Grabovskij kaj lia teamo. En sia metodo kiu estis patentita en Samara en 1925, Boris Grabovskij proponis novan principon de televida figurado bazita sur la vertikala kaj horizontala elektrono trabo balai sub alta tensio. Nuntempe tiu principo de televida figurado estas uzita preskaŭ en ĉiuj modernaj katodo-radio tuboj. Historiisto kaj etnografo Boris Golender en sia filma prelego priskribis pri tiu evento.[7] Tiu dato de pruvo de la plene elektronika televidilo estas la plej frua konata ĝis nun. Malgraŭ tiu fakto, la plejparto de la modernaj historiistoj konsideras Vladimir Zvorikin[8] kaj Philo Taylor Farnsworth[9] kiel inventistoj de la unua plene elektronika televidilo. En 1964 la kontribuo farita al la evoluo de frua televido de Boris Grabovskij estis oficiale agnoskita de la Registaro kaj al li estis premiita prestiĝa grado Estiminda Inventinto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Jevgenij "Eŭgeno" S. Perevertajlo (1938-2012, esperanta pioniro en la urbo, aktiva en SEJM)
- Tanja Arkaeva
- Beĥruzbek Oĉilov,[10][11] kiu de 2014 ĝis 2017 estis aktiva esperantlingva vikipediisto de nomo Lingveno, kaj ekde decembro 2015 ankaŭ estis administranto[12]
- Gafur Mirzo kaj lia filo Umid Mirzo (vidu la filmon en rubriko eksteraj ligiloj)
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Inter la ĝemelurboj estas:
- Seatlo en Usono (ekde 1973)[13]
- Kortrejko en Belgio (ekde 1989)[13]
- Ŝanhajo en Ĉinio (ekde 1994)[13]
- Berlino en Germanio (ekde 1996)[13]
- Minsko en Belorusio (ekde 2024)[14]
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ташкентское землетрясение (1966 г.). Справка ruse
- ↑ OʻzME. Birinchi jild. Toshkent, 2000-yil uzbeke
- ↑ Цивилизаторы в Туркестане (Средняя Азия — вчера, сегодня, завтра) ruse
- ↑ Pospelov 2002.
- ↑ Al-Biruni. Barato. A.B. ĤALIDOV, J.N.ZAVADOVSKIJ, V.G.ERMAN. Esplora kaj Eldona Centro "LADOMIR", Moskvo 1995, paĝo 271-a
- ↑ Pentti Aalto. "Taŝkento" | Shosh.uz (2015-05-10). Arkivita el la originalo je 2020-02-18. Alirita 2021-05-28 .
- ↑ Invento de televido kaj Boris Grabovskij ruse
- ↑ Invention of the iconoscope, the first electronic television camera angle
- ↑ K. Krull, The boy who invented TV: The story of Philo Farnsworth, 2014 angle
- ↑ Мистер Википедия из Ташкента ruse
- ↑ rusa artikolo "Википедия: 16-летний узбекский автор" (ruse: "Vikipedio: 16-jara uzbeka aŭtoro"), el 2015 en la retejo redpen.uz, arkivigita la 8-an de decembro 2015 ruse
- ↑ pri la elekto de la taŝkentano Beĥruzbek Oĉilov kiel vikipedia administranto
- ↑ 13,0 13,1 13,2 13,3 Города побратимы (Ĝemelurboj). Arkivita el la originalo je 2018-08-10. Alirita 2018-04-22 .
- ↑ Минск и Ташкент стали городами-побратимами (Minsko kaj Taŝkento iĝis ĝemelurboj) (2024-02-08). Arkivita el la originalo je 2024-02-20. Alirita 2024-04-04 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ĉarma filma prezento de la urbo fine de 2019 en la retejo jutubo (esperante)
- retejo pri la arta muzeo de Taŝkento Arkivigite je 2009-09-30 per la retarkivo Wayback Machine (uzbeke, ruse kaj angle)
- la oficiala retejo tashkent.uz en marto 2023 ne funkcias (uzbeke, ruse kaj angle)
|