Nordorient-brazilaj restingaoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q7058008)
Linio 22: Linio 22:
[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]
[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]
[[Kategorio:Geografio de Brazilo]]
[[Kategorio:Geografio de Brazilo]]

[[en: Northeastern Brazil restingas]]

Kiel registrite je 20:40, 4 apr. 2013

La Nordorient-brazilaj restingaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la Orient-sudamerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Restingaoj estas marbordaj arbaroj kiuj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj malriĉaj grundoj, kaj estas karakterizitaj de mezgrandaj arboj kaj arbedoj adaptitaj al sekaj kaj malfertilaj cirkonstancoj tie ĉi trovitaj. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Brazilo.

Priskribo

La ekoregiono kovras areon de 10 100 kvadrataj kilometroj laŭlonge de la atlantika marbordo de la subŝtatoj de orientaj Maranjo, Piaŭio, kaj okcidenta Cearao. La ekoregiono ampleksas Nacian Parkon Lençóis Maranhenses, kie eroj de restingao alternas kun la plej vastaj marbordaj dunoj en la mondo.

Flaŭro

La flaŭro de la Nordorient-brazilaj restingaoj entenas multajn speciojn kiuj estas afinaj al Amazona arbaro. Tiu distingas ilin de la Atlantik-marbordaj restingaoj de la orient-brazila marbordo, kies plantaro plejparte derivas de tiu de la Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj