Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
En 2009 ankoraŭ ne konserviĝis la ĉefpaĝaj resumoj de la artikoloj de la semajno. Tial jen ili estas nur esceptokaze. Tamen indas havi la jenan liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, kun ebleco iom post iom plikompletigi ĝin.

==[[Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/21|Semajno 21]==
==[[Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/21|Semajno 21]]==
{{Kreu ADLS|2009|21}}
{{Kreu ADLS|2009|21}}

Kiel registrite je 12:19, 24 jun. 2013

2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

En 2009 ankoraŭ ne konserviĝis la ĉefpaĝaj resumoj de la artikoloj de la semajno. Tial jen ili estas nur esceptokaze. Tamen indas havi la jenan liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, kun ebleco iom post iom plikompletigi ĝin.

Erevano (en la armena Երևան) estas la ĉefurbo de Armenio, kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando. Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

plena artikolo...

Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno; naskiĝis la 1-an de marto 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto.

La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem. La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

plena artikolo...