Leif Nordenstorm: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Bot: anstataŭigas alidirektilon |
|||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{ |
{{Informkesto homo |
||
| nomo = Leif Nordenstorm |
| nomo = Leif Nordenstorm |
||
| dosiero = Leif Nordenstorm.jpg |
| dosiero = Leif Nordenstorm.jpg |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
| loko de morto = |
| loko de morto = |
||
| verkis = ''[[Arne, la ĉefido]]''<br />''[[Signoj en ŝtormo]]'' |
| verkis = ''[[Arne, la ĉefido]]''<br />''[[Signoj en ŝtormo]]'' |
||
| aliaj |
| aliaj aktivaĵoj = |
||
| akademiano = |
| akademiano = |
||
| denaska esperantisto = |
| denaska esperantisto = |
Kiel registrite je 08:26, 25 sep. 2018
Leif Nordenstorm | |
---|---|
Leif Nordenstorm | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1960 en Kiruna, Svedio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | pastro • esperantisto |
TTT | |
Retejo | http://sjalaspis.blogspot.com/ |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Arne, la ĉefido Signoj en ŝtormo |
Leif NORDENSTORM (naskiĝis la 26-an de septembro 1960 en Kiruna, Svedio) estas sveda esperantisto, doktoro pri teologio, pastro en la Sveda eklezio, kaj estro de la porpastra kursejo “Stiftelsen Fjellstedtska Skolan„ en Upsalo.
Redaktoro en Esperantujo
Nordenstorm naskiĝis kaj loĝis en Kiruna en norda Svedio, kie li en 1974 komencis lerni Esperanton. Poste li redaktis plurajn en Esperanto-gazetojn, i.a. ktp de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, Kontakto kaj La Espero de Sveda Esperanto-Federacio. En 2016, li estas membro de la redakta stabo de Literatura Foiro.
Persona vivo
Profesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) ekde 1986. Li bakalaŭriĝis dufoje: unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en 2002 per la disertacio La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo.
Verkoj
En 2005 aperis lia unua romano en Esperanto, Arne, la ĉefido. La novelo Signoj en ŝtormo aperis en Vizaĝoj: novelaro 2000-2009 (Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 2010).
En 2006 aperis lia unua romano en la sveda, Nybyggarna i Norra Botten: en berättelse från medeltiden.
Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo de Leif Nordenstorm
- Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo (recenzo pri Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm) el Monato