Imuna sistemo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
La '''imuna sistemo'''<ref>[http://vortaro.net/#imuna%20sistemo ''imuna sistemo'' en PIV ĉe vortaro.net]</ref> de plurĉela vivulo zorgas pri la defendo de ĉi tiu vivulo kontraŭ atakoj de [[viruso]]j, [[bakterio]]j, [[parazito]]j, kanceriĝintaj [[ĉelo]]j, kaj iuj [[veneno]]j. La |
La '''imuna sistemo'''<ref>[http://vortaro.net/#imuna%20sistemo ''imuna sistemo'' en PIV ĉe vortaro.net]</ref> de plurĉela vivulo zorgas pri la defendo de ĉi tiu vivulo kontraŭ atakoj de [[viruso]]j, [[bakterio]]j, [[parazito]]j, kanceriĝintaj [[ĉelo]]j, kaj iuj [[veneno]]j. La imunsistemoj multe varias inter la vivuloj. Ĉe la [[mamuloj]] (kaj do ĉe la [[homo]]) ĝi organiziĝas en du partoj, ne tute sendependaj. |
||
== Denaskaj defendoj == |
== Denaskaj defendoj == |
Kiel registrite je 09:33, 2 jun. 2020
La imuna sistemo[1] de plurĉela vivulo zorgas pri la defendo de ĉi tiu vivulo kontraŭ atakoj de virusoj, bakterioj, parazitoj, kanceriĝintaj ĉeloj, kaj iuj venenoj. La imunsistemoj multe varias inter la vivuloj. Ĉe la mamuloj (kaj do ĉe la homo) ĝi organiziĝas en du partoj, ne tute sendependaj.
Denaskaj defendoj
Ĉi tiuj estas la unuaj kaj plej fundamentaj defendoj kiujn homoj havas. Tiuj nomiĝas "denaskaj" ĉar preskaŭ ĉiuj homoj havas tiujn denaske.[2]
La unua denaska defendo estas la surfacaj baroj kiuj estas konsistigitaj de haŭto kaj mukozoj. Ambaŭ tre bone povas reteni eksterajn invadantojn. La haŭto (kondiĉe ke, ĝi ne rompiĝas) estas kvazaŭ muro kontraŭ la plejmulto de la mikroorganismoj. La mukozaj membranoj protektas la malfermojn en la korpo ekzemple la spiraj, urinaj aŭ digestaj vojoj, kaj la eksteraj seksorganoj. La mukozaj membranoj en la haŭto ankaŭ eligas acidajn sekreciojn kiuj haltas kreskon de bakterioj. Tiuj en la buŝo enhavas lisozimon kiu estas baktericida enzimo. Fine, la mukozo estas ia gluo kiu kaptas mikroorganismojn.[2]
La dua denaska defendo estas la internaj defendoj kiuj estas konsistigitaj de fagocitoj.[2]
La "hormona" imuneca sistemo
Ĝi agas kontraŭ la bakterioj kaj virusoj en la korpaj likvaĵoj, kiel ekzemple la sango. Ĝiaj ĉefaj agantoj estas la imunoglobulinoj, produktitaj de la B-limfoĉeloj, kiuj devenas el la ostomedulo.
La "ĉela" imuneca sistemo
Ĝi zorgas pri la ĉeloj infektitaj de virusoj aŭ bakterioj kaj pri la kanceraj ĉeloj. Ĉefaj agantoj estas la T-limfoĉeloj, kiuj maturiĝas en la timuso post naskiĝo en la ostomedulo. Ekzistas du grandaj tipoj de T-limfoĉeloj:
- la T-ĉelvenenaj limfoĉeloj (TĈ) rekonas la infektitajn ĉelojn per rekoniloj, kiuj testas la eksteran membranon de aliaj ĉeloj. La rekonitaj ĉeloj estas detruitaj kune kun la viruso, kiun ili entenas.
- la T-helpantaj limfoĉeloj interagas kun la makrofagoj (kiuj englutas la danĝerajn substancojn) kaj ankaŭ produktas citokinojn, kiuj stimulas la multobliĝon de la limfoĉeloj T kaj B.
Al la T-limfoĉeloj aldoniĝas la t. n. "NM-ĉeloj" (por Natura Murdisto aŭ Natura Mortiganto, do Natural Killer – NK en la angla). Ĉi tiuj ĉeloj rolas interalie komence de la gravedeco, kiam la feto devas protekti sin por supervivi en la patrina utero.
Bildaro
-
Buŝa vakcino kontraŭ poliomjelito donata al infano
Referencoj
- ↑ imuna sistemo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Human Anatomy and Physiology (6th edition) Elaine N. Marieb unit 21