Historio de Antikva Israelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:


{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Historio de Antikva Israelo]]
[[Kategorio:Antikvaj Izraelo kaj Judio]]
[[Kategorio:Historio de Israelo]]
[[Kategorio:Historio de Israelo]]
[[Kategorio:Antikva Israelo]]
[[Kategorio:Antikva Israelo]]
[[Kategorio:Historio de judismo]]
[[Kategorio:Historio de judismo]]
[[Kategorio:Historio de Palestino]]
[[Kategorio:Historio de Palestino]]
[[Kategorio:Antikva juda historio]]

Kiel registrite je 23:59, 14 jul. 2020

Proksimuma mapo de la ferepokaj Reĝlando Israelo (blue) kaj Reĝlando Judujo (flave), kun ties najbaroj (helflave) (9a jarcento a.K.).

La Reĝlando Israelo kaj la Reĝlando Judujo aŭ Judeo estis rilataj regnoj el la Ferepoko de la antikva Levantenio. La Reĝlando Israelo aperis kiel grava loka povo ĉirkaŭ la 10a jarcento a.K. antaŭ fali al la Nov-Asiria Imperio en la jaro 722 a.K. La suda najbaro de Israelo, nome la Reĝlando Judujo, aperis en la 9a aŭ 8a jarcento a.K. kaj poste iĝis klienta ŝtato unue de la Nov-Asiria Imperio kaj poste de la Nov-Babilona Imperio antaŭ ribelo kontraŭ tiu lasta kondukis al ties detruo en 586 a.K. Post la falo de Babilono al la Akemenida Imperio sub Ciro la Granda en 539 a.K., kelkaj judaj eksilitoj revenis al Jerusalemo, inaŭgurante la forman periodon en la disvolvigo de distinga juda identeco en la provinco Jehud Medinata.

Dum la Helenisma klasika periodo, Jehud estis absorbita en la postaj Helenismaj regnoj kiuj sekvis la konkerojn de Aleksandro la Granda, sed en la 2a jarcento a.K. la Judoj ribeliĝis kontraŭ la Seleŭkia Imperio kaj kreis la Hasmonean regnon. Tiu, la lasta teorie sendependa regno de Israelo, grade perdis sian sendependon el la 63 a.K. pro sia konkero fare de Pompejo por Romio, iĝante Romia kaj poste Partia klienta ŝtato. Post la instalado de klientaj regnoj sub la Heroda dinastio, the Provinco Judea estis skuita per enlandaj tumultoj, kiuj finis per la Unua Juda-Romia Milito, la detruo de la Dua Templo, la apero de la Rabena judismo kaj de la Prakristanismo. La nomo Judeo aŭ Judea (Iudaea) ne plu estis uzita de grek-romjanoj (Orienta Romia Imperio) post la Bar-Koĥba-ribelo de la jaro 135 n.e.

Vidu ankaŭ