José Joaquín Fernández de Lizardi: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto homo}} '''José Joaquín Fernández de Lizardi''' (Meksikurbo, 15-a de Novembro 1776 - samloke, 21-a de Junio 1827), konata ankaŭ kiel ''El Pensador Mexicano'' (La meksika penuslo), estis verkisto de Nova Hispanio (Meksiko), aŭtoro de la romano ''El Periquillo Sarniento''. Lia verkaro estis samtempe politika, literatura, ĵurnalista, psikologia, historiografia kaj lingvistika. Li estis la unua romanisto de Ameriko, kiam li kreis en 1816..." |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
== Verkoj == |
== Verkoj == |
||
⚫ | |||
[[Dosiero:Casa República del Salvador - Ciudad de México.jpg|eta|maldekstre|250px|Domo kie mortis Fernández de Lizardi, Historia Centro de Meksikurbo.]] |
[[Dosiero:Casa República del Salvador - Ciudad de México.jpg|eta|maldekstre|250px|Domo kie mortis Fernández de Lizardi, Historia Centro de Meksikurbo.]] |
||
Linio 15: | Linio 13: | ||
* ''Vida y hechos del famoso caballero Don Catrín de la Fachenda'' (1832). |
* ''Vida y hechos del famoso caballero Don Catrín de la Fachenda'' (1832). |
||
* ''El triste de Altamirano'' (1822). |
* ''El triste de Altamirano'' (1822). |
||
⚫ | |||
{{Bibliotekoj}} |
{{Bibliotekoj}} |
Kiel registrite je 13:51, 19 aŭg. 2021
José Joaquín Fernández de Lizardi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1776 en Meksikurbo, Nova Hispanio |
Morto | 21-an de junio 1827 (50-jaraĝa) en Meksikurbo |
Mortokialo | tuberkulozo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • poeto |
Verkoj | The Mangy Parrot |
José Joaquín Fernández de Lizardi (Meksikurbo, 15-a de Novembro 1776 - samloke, 21-a de Junio 1827), konata ankaŭ kiel El Pensador Mexicano (La meksika penuslo), estis verkisto de Nova Hispanio (Meksiko), aŭtoro de la romano El Periquillo Sarniento.
Lia verkaro estis samtempe politika, literatura, ĵurnalista, psikologia, historiografia kaj lingvistika. Li estis la unua romanisto de Ameriko, kiam li kreis en 1816 la didaktikan kaj kompleksan verkon El Periquillo Sarniento. Por la fakuloj de la lingvoscienco, de la dialektologio, de la sociolingvistiko, de la pedagogio, estas interesa konsideri la lertecon de tiu verkisto por priskribi la vivon kaj la pitoreskajn kutimojn de la lasta epoko de Nova Hispanio, kaj samtempe inkludi moralismajn kaj edukajn celojn. Fernández de Lizardi rekreas la popolan lingvaĵon, la ĵargonon de studenoj, la parolmanieron de advokatoj kaj kuracistoj, la kaŝparolon de ludistoj, ŝtelistoj, krimetuloj ĝenerale, la dialektojn de indiĝenoj, la vortotrezora varieco de kuirarto, de trinkaĵoj kaj vestoj. Legendoj, superstiĉoj, tabuoj kaj popola parolmaniero en lia verko estas de valorega helpo por tiuj kiuj interesiĝas por la folkloro.
Verkoj
- El Pensador Mexicano (1812), gazeto.
- El Periquillo Sarniento (1816).
- La Quijotita y su prima (1818).
- Noches tristes y día alegre (membiografio, 1818).
- Vida y hechos del famoso caballero Don Catrín de la Fachenda (1832).
- El triste de Altamirano (1822).