Aŭstralia nananaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia nananaso
Aŭstralia nananaso
Aŭstralia nananaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Nettapus
Specio: N. pulchellus
Nettapus pulchellus
(Gould, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralia nananaso (Nettapus pulchellus) estas malgranda birdo de la grupo de la kairinenoj kiu reproduktiĝas en suda Novgvineo kaj norda Aŭstralio.

Ĝi estis unuafoje priskribata en 1842 de la ornitologo John Gould, ties specifa nomo devenas el diminutivo de la latina adjekto pulcher "bela".[1] Ĝi estas unu el tri specioj de la neeŭropa malnovmonda genro Nettapus, antikva kaj nekutima grupo de anasoj. Ne estas agnoskitaj subspecioj.

Ĝi estas nur el 30 al 36 cm longa, kaj tiele ĝi estas unu el plej malgranda specio de anaso. Ĝi havas enverguron de 48 al 60 cm. Ĝi havas malgrandan bekon (kun iom hokeca hela pinto en la supra makzelo) kaj fortikan formon. La reprodukta masklo havas elstaran malhelverdajn dorson, kolon kaj kronon, blankajn vangojn kaj malhelverdajn, palgrizajn kaj blankajn makulecajn subajn partojn tre artorname undecaj ĉeflankoj. En kapo estas pli malhelaj krono kaj traokula strio kaj hela superokula strio. La vosto kaj unuarangaj flugoplumoj kaj unuarangaj kovriloj estas nigraj, dum la duarangaj flugoplumoj estas blankaj. La duarangaj kovriloj estas brile malhelverdaj.

Tiu brilo perdiĝas for de la reprodukta sezono kaj la plumaro iĝas pli senkolora (eklipsa plumaro). Estas specio de seksa dimorfismo, la ino havas striecan pli ol verda kolon kaj krome ŝi similas al nereprodukta masklo. Nematuruloj estas pli senkoloraj, kaj havas makulecajn malhelbrunajn kapojn.[2]

La masklo havas altatonan fajfon kaj la ino malaltatonan alvokon.[2]

La Aŭstralia nananaso troviĝas en suda Novgvineo kaj tra norda Aŭstralio (el Okcidenta Aŭstralio, tra la Nordaj Teritorioj kaj al Kvinslando).[2] Okcidente, ĝi komune atingas Timoron, kie ĝi eble reproduktiĝas ĉe la Lago Iralalara.[3] Ĝi estas specio de tre loĝantaj birdoj, krom disigo en la humida sezono. La habitato estas bone vegetalaj lagetoj de malaltaj teroj kaj aliaj konstantaj fluantakvaj akvejoj.[2] Ili manĝas plantomaterialon el Nimfeacoj.

La Aŭstralia nananaso nestumas en arbotruoj. La ino demetas 8 al 12 ovojn kaj la kovada periodo daŭras 26 tagojn.[4]

Variaj vidoj kaj plumaroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ogilvie, Malcolm Alexander; Young, Steve. (2003) Wildfowl of the world. Sydney, NSW: New Holland Publishers, p. 72. ISBN 1843303280.
  3. (2005) “Waterbirds and coastal seabirds of Timor-Leste (East Timor)Timor): status and distribution from surveys”, Forktail 21, p. 61–78. 
  4. Green Pygmy Goose. Perth Zoo website. Perth Zoo (18-a de marto 2009). Arkivita el la originalo je 2010-02-21. Alirita 22a Februaro 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]