Historio de Bulgario: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Historia Bułgarii
Bot-Schafter (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis ligilon al elstara artikolo por sv:Bulgariens historia
Linio 108: Linio 108:
[[pt:História da Bulgária]]
[[pt:História da Bulgária]]
[[ru:История Болгарии]]
[[ru:История Болгарии]]
[[sv:Bulgariens historia]]
[[sv:Bulgariens historia]]{{LigoElstara|sv}}
[[uk:Історія Болгарії]]
[[uk:Історія Болгарії]]
[[zh:保加利亞歷史]]
[[zh:保加利亞歷史]]

Kiel registrite je 18:51, 23 jun. 2007

Prahistorio

La unua bulgara imperio

La dua bulgara imperio

Sub la otomana regado

La batalo por sendependiĝo

Bulgara nacia sento reviviĝis en la frua 19a jarcento sub la influo de ideoj disvolviĝantaj en okcidento, kiel liberalismo kaj naciismo, kiujn atingis la landon post la Franca Revolucio, cĉefe tra Grekio. La Greka ribelo kontraŭ la otomanoj, kiu ekis en 1821, ankaŭ influis la malgrandan bulgaran edukitan eliton.

Alia fonto de la bulgara nacia reviviĝo estis la romantika naciisma ideo pri popolo diividanta buŝajn kutimojn kaj tradiciojn. Tiuj ideoj estis stimulitaj de la laboro de Johann Gottfried Herder, kaj estis plifortigitaj de rusa slavofiloj. En Bulgario, la lerneja kaj gazeta eldonisto Ljuben Karavelov ludis gravan rolon per kolektado kaj publikigo de parolaj tradicioj, kaj ilia komparo kun aliaj slavaj tradicioj.

Aborta provribeloj estis sange subpremitaj en 1868, kun Haĝi Dimitro, kaj en 1873, kun Vasil Levski.

En aprilo 1876 okazis la tielnomata "aprila leviĝo". Ĝi estis organizita de la Bulgara Ventra revolucia Komitato, kaj inspiriĝis de la insurekto en Bosnio okazinta la antaŭan jaron. La ribelo estis limigita ĉefe al la regiono de Plovdiv. La otomana reago estis aparte severa. Pli ol 30 000 homoj estis masakritaj, kio vekis indignitajn reagojn diversloke en Eŭropo.

La plej fortaj reagoj venis el Rusio, kiu ekmilitis kontraŭ la Otomana imperio en 1877. La sekvantan jaron, post rusaj venkoj, estis rekreita bulgara ŝtato.

Sendependa Bulgario

La unua demokratia konstitucio de Bulgario estis deklarita en 1879. En 1885 sukceis la unuigo de Orienta Rumelio kaj Princlando Bulgario. La posteulo de princo Aleksandro, Ferdinando de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, realigis en 1908 la formalan senependecon de Bulgario kaj kronis sin al caro.

La balkanaj militoj

Bulgario, Serbio, Grekio kaj Montenegro alianciĝis en 1912 al Balkana Ligo kaj ekatakis Turkion en la 1-a Balkana milito, por akiri la turkan Makedonion. Turkio devis – keil malvenkito – alcedi grand-parton de sia eŭropa teritorio. Pro la disputo pri apartigo de Makedonio, Bulgario komencis la 2-an Balkanan militonen 1913 kontraŭ Serbio kaj Grekio. En Kontrakto de Bukareŝto (10-a de aŭgusto de 1913) perdis Bulgario la ĝis tiam akiritajn areojn kaj devis rezigni pri suda [Dobruĝo]] al Rumanio. Makedonion ricevis Serbio kaj Grekio, Adrianopel venis denove al Turkio.

Dum deturno de Rusio, Bulgario proksimiĝis al la Germana Imperio kaj partoprenis en la flankoj de la „centraj potencoj” en la unua mondmilito. Post venko super Serbi kaj Rumanio, Bulgario reakiris en 1915 Sud-Dobruĝon. En la Packontrakto de Neuilly (1919), Bulgario devis rezigni pri aliro al la Egea Maro, pri teritorio de Trakio favore al Grekio. Rumanio ricevis sudan parton Dobruĝo, Strumica iris al Serbio.

La malfavora fino de la milito instigis la caron abdiki favore je sia filo Boriso la 3-a. Tiu persono certigis ioman stabilecon en la politiko, en kiu regis atencoj, komplotoj, perfidoj kaj daŭraj ŝangoj de ministroj.

Septembre de 1918 okazis okazis armea ribelo kaj la ribelantoj deklaris Respublikon en Radomir. La soldatojn, kiuj okupis kelkajn urbojn, venkis germanaj trupoj (legu ribelo de Vladaja). La Caro Ferdinando, timante pluajn ribelojn urĝe kontraktis pri paco sammonate.

En la politiko regis inter 1919-1923 la registaro de Stambolijski (bazante je Bulgara Popola Kamparana Asocio), kiu gvidis franc-amikan kaj demokratian politikon. La 9-an de junio en 1923, Cankov iĝis estro per puĉo, kontraŭ kiu la komunistoj ekis la t.n. septembran ribelon. Post tio, la komunistoj povas agi nur kontraŭleĝe. Onidire, dum la blanka teroro de la registaro, oni murdis 20.000 homojn.

En 1933, Bulgario aniĝis al la eta Balkana Entento, al kiu apartenis ankaŭ Jugoslavio, Grekio, Turkio kaj Britio.

Post armea puĉo en 1934 kaj malfondigo dela politikaj partioj, la regadon de Cankov antataŭis la persona diktaturo de la caro Boriso la 3-a en 1935.

Bulgario opinis sin minacata en 1940 fare de Rusio kaj Turkio. Ankaŭ Grekio havis planojn okupi teritoriojn de Bulgario, se la lando staras sur la mala flanko. Tiel Bulgario proksimiĝis al la aksaj potencoj kaj sukcese akiras la sudan parton de Dobruĝo per la 2-a Viena Decido de 30-a de aŭgusto de 1940. Tiun parton ĝi retenas eĉ post la dua mondmilito

Bulgario subskribis packontrakton kaj malatakan pakton la 17-an de februaro en 1941. La 28-an de februaro en 1941, germanaj trupoj trapasis la rumanan-bulgaran limon kaj oni komunikis, ke Bulgario aliĝis al la "tripotenca pakto". la Sovetunio kompreneble akre kondamnis okupon de Bulgario kaj nomis tion minaco je la propra sekureco.

Bulgario partoprenis en 1941 la militon, disdividon kontraŭ Jugoslavio, sed ne sendis soldatojn kontraŭ la Sovetunio. En Bulgario, la judoj sukcese evitis la amasajn deportadojn sur la malnovaj teritorioj, sed ili estis deportitaj de sur la reakiritaj teritorioj.

Post morto de la caro de Boriso la 3-a en 1943, surtroniĝis la neplenaĝula Simeono la 2-a (de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao), la regentokonsilon reprezantis princo Kiril.

Popola Respubliko Bulgario

La Sovetunio deklaris militon kontraŭ Bulgario la 5-an de septembro en 1944 kaj okupis la landon. Oni helpis la komunistojn enpotenciĝi (tion oni nomis (denove) septembra ribelo) sub gvido de Georgi Dimitrov, kiu deklaris la 15-an de septembro en 1946 la Popolan respublikon. En 1947 Bulgario subskribis la Parizan Packontarkton kaj dume asimiliĝis al la stalinista bloko. Dum tiu periodo okazis la similaj aferoj kiel en aliaj stalinismaj landoj: ŝtatproprigo, kolektivigo, 5-jaraj planoj, (planekonomio), diktaturo, evoluo de pezindustrio ktp.

Unuaj sektretarioj estis post Dimitrov: ĈERVENKOV, ĴIVKOV

Ekde 1984 la turka malplimulto ofte protestis por siaj juroj.

demokratiigo

(tiu ĉi parto estas plibonigenda)

Oni abdikigis Todor Ĵivkovon la 10-an de novembro en 1989....

La socialistoj (iamaj komunistoj) erakiris la potencon en demokratiaj elektoj, fine de 1994 kaj regis ĝis komenco de 1997.

Kiam la Bulgara Socialista Partio serĉis eliron el la grava ekonomia krizo (fine de 1996) per "helpo" de IMF, ĝi devis malaltigi la vivnivelon.

iama Bulgara Caro,


Vidu ankaŭ jenon:

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bgns.net/Bg/otech/history/sredna/maps.html greke http://www.bgns.net/Bg/otech/history/turigo/maps.html greke http://www.bgns.net/Bg/otech/history/nova/maps.html greke http://www.cl.bas.bg/Library/Bulgaria/history/istoria1.htm Ŝablono:Aldonaj bildoj

Ŝablono:LigoElstara