Historio de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio[redakti | redakti fonton]

Gustavo Vasa, Gustavo la 1-a de Svedio.
Sveda-Pola milito en la 17-a jarcento.

Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.'

La sveda regno formiĝis dum la 12-a jarcento. Ĝis la 16-a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14-a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16-a jarcento.

Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18-a jarcento. La Sveda Konstitucio de 1772 ekvalidiĝis kiel reago al puĉo fare de la reĝo Gustavo la 3-a.

La termino Sveda Imperio (svede stormaktstiden, "grandpotencaj tempoj") rilatas al la Regno de Svedio kiu teritorie kontrolis grandan parton de la regiono Baltio dum la 17-a kaj fruaj 18-a jarcentoj, tempo kiam Svedio estis unu el la grandaj eŭropaj potencoj. La komencon de la Imperion oni kutime fiksas per la regado de Gustavo Adolfo, kiu ekregis en 1611, kaj la finon per la perdo de teritorioj en 1721 sekve de la Granda Nordia Milito.

Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unio, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio”.

Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.

Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta[redakti | redakti fonton]

La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1-an de januaro 1995. Kiam la Eŭropa Mona Unio (EMU) ekfunkciis la 1-an de januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda popolo referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkajn jarojn por povi havi novan referendumon.

La armeo alĝustiĝas al nova situacio[redakti | redakti fonton]

Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia Pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio.

La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo.

Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.

Malriĉa lando riĉiĝis[redakti | redakti fonton]

En la mezo de la 19-a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado.

Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La Malneta Enlanda Produkto kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La MEP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis.

Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj.

La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas Interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.

Intensa debato pri nuklea energio[redakti | redakti fonton]

Angla mapo de Svedio. (Vidu pli detalan kaj svedlingvan mapon Arkivigite je 2007-03-22 per la retarkivo Wayback Machine).

Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.

Evoluinta socialzorga ŝtato[redakti | redakti fonton]

La parlamento de Svedio

Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita.

La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.

Egaleco inter la seksoj[redakti | redakti fonton]

Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.

Edukado kaj esplorado[redakti | redakti fonton]

Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.

Preslibereco kun tradicioj[redakti | redakti fonton]

La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo

Kreskanta turismo[redakti | redakti fonton]

La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj loĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]