Esperantologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de:
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:


''Literaturo'': Wüster: Esperantologiaj principoj (E-Germana Vortaro). Neergard: Fremdvortoj en E. Tie oni trovas ankaŭ bibliografian liston. KALOCSAY.
''Literaturo'': Wüster: Esperantologiaj principoj (E-Germana Vortaro). Neergard: Fremdvortoj en E. Tie oni trovas ankaŭ bibliografian liston. KALOCSAY.

=== Esperantologiistoj ===
[[Mark VAN OOSTENDORP]] - [[Nederlando|Nederlanda]] instruisto kiu studas la Esperanton kiel helpilo por kompreni lingvojn


=== Vidu ankaŭ ===
=== Vidu ankaŭ ===

Kiel registrite je 10:54, 30 mar. 2005

EdE-E

Esperantologio. Tiel oni nomas, laŭ Wüster, la specialan E-an lingvistikon, okupiĝantan pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko, transskribo de int. fakvortoj kaj de propraj nomoj. E-logiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de Neceso kaj Sufiĉo (v.) kiuj postulas ekvilibradon inter koncizo kaj klaro de l' vorto. Rilate al vortradikoj la E starigas

l. la principon de internacieco,
2. la principon de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj,
3. la principon de vortara ekonomio
4. la principon de la bonsoneco.

Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton internacionala dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas internacia. En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.

Krome la nepran validiĝon de E-logiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.

Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de l' absoluta akordigebleco de l' principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekz Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.

Literaturo: Wüster: Esperantologiaj principoj (E-Germana Vortaro). Neergard: Fremdvortoj en E. Tie oni trovas ankaŭ bibliografian liston. KALOCSAY.

Esperantologiistoj

Mark VAN OOSTENDORP - Nederlanda instruisto kiu studas la Esperanton kiel helpilo por kompreni lingvojn

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Il Esperantologio, norma aŭ preskriba