Sulz AG: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
D'ohBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: de:Sulz AG |
|||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[Kategorio:Urboj de Svislando]] |
[[Kategorio:Urboj de Svislando]] |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[en:Sulz, Aargau]] |
[[en:Sulz, Aargau]] |
||
[[fr:Sulz (Argovie)]] |
[[fr:Sulz (Argovie)]] |
Kiel registrite je 21:46, 30 aŭg. 2009
Sulz | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Laufenburg |
Koordinatoj | 47° 32′ 10″ N 8° 5′ 50″ O / 47.53611 °N, 8.09722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 10″ N 8° 5′ 50″ O / 47.53611 °N, 8.09722 °O (mapo) |
Areo | 12,21 km² |
Alteco | 381 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5085 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Sulz estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Estas decidita, ke la komunumo Sulz kun efiko de la 1-a de januaro 2010 fariĝos parto de la distriktĉefurbo Laufenburg.
Geografio
Sulz situas ĉe la norda deklivo de la monto Schienberg, kies kresto kun alteco de 692 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo, kaj la suda bordo de la rivero Rejno, kie troviĝas kun 300 m s.m. la plej malalta punkto de la komunumo. La areo de la komunumo kun escepto de la bieno Rheinsulz kongruas kun la valo de la rivereto Sulzbach, kiu fontas sur la monto Schienberg kaj alfluas al Rejno.
Trafiko
La komunumo Sulz estas konektita per poŝtaŭtolinio kun la svisa urbeto Laufenburg. La fervojlinio de Laufenburg al Koblenz ek de 1993 por la persontransporto estis fermita kaj funkcias nur ankoraŭ por vartransporto.
Historio
La unua skriba mencio de Sulz datas el la jaro 1260 en dokumento el la jaro 1260, kies protektvoktoj estis la Habsburgoj. La Sulzvalo en mezepoko formis landkomunuman korton de la monaĵejo, el kiu estiĝis al 23-an de septembro 1710 la komunumo Sulz. Post la konkero de la Frick-Valo fare de la francaj revolucitrupoj fine de la 18-a jarcento Sulz formis parton de franca protektejo, kiu en la jaro 1802 kiel Kantono Frick estis integrita al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio. Fine de 2009 la Sulz ĉesas ekzisti kiel aŭtonoma komunumo kaj fariĝos parto de la urbo Laufenburg.
Vidu ankaŭ
grekeAliaj lokoj kun la nomo Sulz
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Sulz
|