Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: af:Pous Alexander VI
Linio 84: Linio 84:
[[sk:Alexander VI.]]
[[sk:Alexander VI.]]
[[sl:Papež Aleksander VI.]]
[[sl:Papež Aleksander VI.]]
[[sr:Александар VI]]
[[sr:Папа Александар VI]]
[[sv:Alexander VI]]
[[sv:Alexander VI]]
[[sw:Papa Alexander VI]]
[[sw:Papa Alexander VI]]

Kiel registrite je 22:46, 20 nov. 2009

Aleksandro la 6-a
214-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Roderic de Borja
Pontifiko de 11-a de aŭgusto 1492
ĝis 18-a de aŭgusto 1503
Antaŭulo Inocento la 8-a
Sekvanto Pio la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1431 (1431-01-01)
en Ŝativo, Reĝlando de Valencio,  Kronlando de Aragono
Morto 18-a de aŭgusto 1503
en Romo, Italio
Mortokialo malario [#]
Tombo Santa Maria in Monserrato degli Spagnoli [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo [#]
Lingvoj hispana lingvokataluna lingvoitala lingvo [#]
Familio
Dinastio familio Borgia [#]
Patro Jofré Llançol i Escrivà [#]
Patrino Isabel de Borja y Cavanilles [#]
Gefratoj Tecla de Borja [#]
Amkunulo Vannozza dei Cattanei • Giulia Farnese vd
Idoj Pier Luigi de Borgia • Cezaro Borgia • Giovanni Borgia, 2nd Duke of Gandia • Lucrezia Borgia • Gioffre Borgia • Girolama Borgia • Isabella Borgia • Giovanni Borgia • Laura Orsini • Rodrigo Borgia vd
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro la 6-a, naskita la 1-an de januaro 1431 kiel Roderic de Borja en Xàtiva (Kronlando de Aragono), mortinta la 18-an de aŭgusto 1503 en Romo, estis papo de 1492 ĝis sia morto.

Biografio

Li apartenis al familio de la malalta nobelaro de Valencilando, kaj li estis filo de la fratino de la papo Kaliksto la 3-a. De infanaĝo li estis destinita al eklezia kariero. Antaŭ ol atingi aĝon de 16 jaroj li jam akiris eklezian profiton en Xàtiva kaj kanonikajn postenojn en Sogorb kaj Valencio. En 1449 li iris al Italio por studado,en 1456 li doktoriĝis pri kanona juro en Bolonjo, kaj en tiu sama jaro lia onklo fariĝis papo kaj nomumis lin kardinalo-diakono de Sankta Nikolao "in Carcere Tulliano". De tiam lia influo sur la Roma kurio estis pli kaj pli larĝa, se oni kalkulas la nombron kaj la rentojn de digneco kaj prebendo kiujn liaj manoj atingis. Li estis tenanto kaj administranto de la mitro de Girona kaj València, de Cartagena, de Albano, de Porto, de Mallorca kaj de Eger, inter aliaj. Verŝajne li fariĝis sacerdoto en 1458 aŭ 1459. Nomumite vic-kanceliero de la Eklezio en 1457 fare de Kaliksto la 3-a, li konservis la postenon sub la papadoj de Pio la 2-a, Paŭlo la 2-a, Siksto la 4-a, kaj Inocento la 8-a. Dum sia kardinala etapo, li okupiĝis pri diversaj diplomataj misioj, la plej grava el kiuj eble estis tiu kiun komisiis al li la gereĝoj de Katalunio-Aragono kaj Kastilio (1456-1456) por akiri helpon por krucmiliton kontraŭ la turkoj. En tiu okazo por la lasta fojo li revenis sur la katalunan grundon kaj, kvankam li ne sukcesis je sia propono, li intervenis en la solvo de la interna milito de la Kataluna Princlando, kaj legalizis fraŭdan geedzecon inter Ferdinando la 2-a kaj Elizabeto de Kastilio, kiujn li nomis en 1496 la Katolikaj Gereĝoj.

Li do estis la unua papo de la "Nova Epoko": tri monatojn post lia papiĝo Kristoforo Kolumbo alvenis al Ameriko. Samtempe li estis la plej memorinda papo de la renesanco.

La nomo de lia patro estis Lanzol aŭ Llançol, sed li prenis tiun de sia patrino, kiam lia patrina onklo fariĝis la papo Kaliksto la 3-a (8-an de aprilo 1455). Li studis juron en Bolonjo kaj, post la elekto de lia onklo, fariĝis tre rapide episkopo, kardinalo kaj fine vic-kanceliero de la Eklezio, kiu nepotismo karakterizas lian epokon. Li laboris en la kurio dum kvin papadoj, akirante multe da administracia sperto, da influo kaj da riĉaĵo, sed ne multe da povo. Kutime ŝparema, li sciis montri se necese lukson kaj li loĝis en bela palaco. Agrablaj estis liaj manieroj kaj lia aspekto tre alloga, sed kiel ĉe multe da tiamaj prelatoj lia moralo tute ne estis senriproĉa. Liaj du ĉefaj pasioj estis la or-avidemo kaj la allogo al la virinoj. Krome, li tro amis la infanojn, kiujn liaj amatinoj donis al li.

Aleksandro la 6-a fare de Tiziano.

Bonan ideon pri la korupteco kaj la senmoralo, en kiuj vivis la tiama papado, donas tiu memorinda kaŝtanbankedo, kiu restis fama en la historio de la pornografio. Post la morto de Inocento la 8-a la tri ĉefaj kandidatoj por la Sankta Seĝo estis la kardinaloj Borgia, Ascanio Sforza kaj Giuliano della Rovere. Neniam en la antaŭaj kaj en la estontaj elektoj oni elspezis tiom da mono por aĉeti la voĉdonantojn; Borgia, kiu estis la plej riĉa, sukcesis aĉeti la plej grandan nombron de voĉoj kaj li estis elektita la 11-an de aŭgusto 1492 kun la nomo Aleksandro la 6-a.

La papiĝo de Borgia ne alarmis multe en tiu tempo, krom ĉe tiuj, kiuj lin konis; cetere lian papadon signis tuj pli severa administrado pri la justico kaj ordigita regado, kio kontentige kontrastis kun la anarkio de la antaŭa papado, sed estus akompanata de granda ekstera pompado. Ne necesis tamen multe da tempo antaŭ ol manifestiĝis lia senbrida pasio por la riĉigo de siaj parencoj kostopage de la Eklezio. Tiucele li estis preta je ajna krimo kaj por dronigo de Italio en militon. Cezaro, tiam 16-jara junulo kaj studento en Pizo, estis farita ĉefepiskopo de Valencio, lia nevo Johano ricevis kardinalan ĉapelon, kaj por la duko de Gandio kaj Ĝufro la papo intencis fari por li feŭdojn el la papaj ŝtatoj kaj la Napola Reĝlando. Inter tiuj feŭdoj estis Ĉervetro kaj Angilaro, kiujn ĵus akiris Virĝinio Orsino, ĉefo de potenca kaj tumultema familio dank' al la mona apogo de Ferdinando la 2-a, reĝo de Napolo (Don Ferrante). Ĉi-lasta ekkonfliktis kun Aleksandro, kiu alianciĝis kun la malamikoj de la reĝo, precipe la familio Sforzo, landsinjoro de Milano.

Lia filino estis Lucrezia Borgia.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/01289a.htm greke http://gutenberg.spiegel.de/klabund/borgia/borgia.htm greke http://www.bautz.de/bbkl/a/alexander_vi_p.shtml greke http://www.heiligenlexikon.de/BiographienA/Alexander_VI.html