Sep mirindaĵoj de la antikva mondo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: pl:Siedem cudów świata#Siedem cudów starożytnego świata |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: fiu-vro:Säidse ilmaimeht |
||
Linio 114: | Linio 114: | ||
[[fa:عجایب هفتگانه جهان]] |
[[fa:عجایب هفتگانه جهان]] |
||
[[fi:Maailman seitsemän ihmettä]] |
[[fi:Maailman seitsemän ihmettä]] |
||
[[fiu-vro:Säidse ilmaimeht]] |
|||
[[fr:Sept merveilles du monde]] |
[[fr:Sept merveilles du monde]] |
||
[[gan:古世界嗰七大奇跡]] |
[[gan:古世界嗰七大奇跡]] |
Kiel registrite je 22:28, 6 mar. 2010
La sep mirindaĵoj de la antikva mondo estas vaste konata listo de sep rimarkindaj homfaritaj konstruaĵoj de la antikva epoko. Ĝi estas bazita sur gvidlibroj popularaj al vizitantoj je helena civilizacio, kaj enhavas nur objektojn trovitajn ĉirkaŭ la Mediteraneo, tio estas, objektojn konitajn de helenoj. La Granda Muro en Ĉinio, ekzemple, klare estis ankaŭ mirindaĵo de la antikva mondo, sed estis nekonata al la grekoj.
La listo devenas de la 2-a jarcento a.K., kvankam Herodoto (el Halikarnaso mem, parenteze) menciis pri la ideo de tia listo en la 5-a jarcento a.K..
El la mirindaĵoj, nur la piramido ankoraŭ staras.
Mirindaĵo | Konstru-dato | Konstruintoj | Rimarkindaj trajtoj | Detru-dato | Detru-kaŭzo |
---|---|---|---|---|---|
Granda Piramido de Gizo | de -2650 al -2500 | Egiptoj | Konstruita kiel tombo de la reĝo Ĥufu (de la Kvara reĝa familio de Egiptio). | Ankoraŭ staranta | - |
Pendĝardenoj de Babilono | -600 | Babilonianoj | Diodoro priskribis ĝardenojn multetaĝaj, alte atingantaj 22 metrojn, havantaj maŝinaron por akvocirkulado. Grandaj arboj kreskis sur la tegmento. | Post la 1-a jarcento | Tertremo |
Templo de Artemiso ĉe Efeso | -550 | Lidianoj, persoj, grekoj | Dediĉita al la grek-mitara diino Artemiso. Dum 120 oni ĝin konstruis. Herostrato ĝin bruligis cele atingi famon. | -356 | Bruligatenco |
Statuo de Zeŭso en Olimpio | -435 | Grekoj | Ĝi tutlarĝe okupis la halon de la templo konstruita por ŝirmi ĝin, kaj estis 12 metrojn alta. | 5-a - 6-a jarcento a.K. | Nekonata; supozeble fajro aŭ tertremo. |
Maŭzoleo de Halikarnaso | -351 | Persoj, grekoj | Ĝi estis proksimume 45 metrojn alta kaj havis ĉiujn kvar flankojn ornamitaj per skulptaj reliefaĵoj. | ĉirkaŭ 1494 | Damaĝita de tertremoj kaj finrenversita de eŭropaj krucmilitistoj |
Koloso de Rodiso | de -292 al -280 | Helenoj | Giganteca statuo de la grek-mitara virdio Helios, ĉirkaŭ 35 metrojn alta. | -224 | Tertremo |
Lumturo de Aleksandrio | 3-a jarcento a.K. | Helenoj | Ĝi estis inter 115 kaj 135 metrojn alta, unu el la plej altaj homfaritaj konstruaĵoj en la mondo dum multaj jarcentoj. | 1303-1480 | Tertremoj |
Vidu ankaŭ
- famaj monumentoj
- Egipto
- Babilono
- Olimpio
- Efeso
- Halikarnaso
- Rodiso
- Aleksandrio
- Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, Monda Heredaĵo de UNESKO
- Novaj sep mirindaĵoj de la mondo
Eksteraj ligiloj
greke http://www.new7wonders.com greke http://www.cnn.com/TRAVEL/DESTINATIONS/9711/natural.wonders greke http://www.hillmanwonders.com greke http://www.wonderclub.com/AllWorldWonders.html