Friedrichshain-Kreuzberg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {| cellpadding=3 style="float: right; width: 300px; background: #e3e3e3; margin-left: 1em; border-spacing: 1px;" ! 30px ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
{{ĝermo|Berlino}}
{{ĝermo|Berlino}}


[[Kategorio:Urbodistriktoj de Berlino]]


[[br:Friedrichshain-Kreuzberg]]
[[br:Friedrichshain-Kreuzberg]]

Kiel registrite je 17:32, 28 apr. 2010

Friedrichshain-Kreuzberg
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Friedrichshain-Kreuzberg estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 20,16 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 269 398 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 13 357 loĝantoj po km². Kreuzberg, la pli okcidenta parto de la distrikto, inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR, dum Friedrichshain, la orienta parto, situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudoriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la okcidenta urboparto Kreuzberg konsideratis havi pli grandan koncentraĵon da turkoj ol iu alia urboparto en Eŭropo - iuj moketis, ke Kreuzberg estus la kvara plej granda turka urbo post Istanbulo, Ankaro kaj Izmiro. Post la reunuiĝo de Germanio kaj de Berlino la loĝantoj de la diversaj urbodistriktoj pli intermiksiĝis, tiel ke nun ĉie troveblas eksaj okcident- kaj orient-berlinanoj, turkaj kaj alietnaj urbanoj.