Lanuga betulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
| koloro = lightgreen
| koloro = lightgreen
| nomo = Lanuga betulo
| nomo = Lanuga betulo
| dosiero = Abedulpubescente.jpg
| dosiero = Betula pubes.jpg
| dosiero larĝo = 250px
| dosiero larĝo = 250px
| priskribo de dosiero =
| priskribo de dosiero = Lanuga betulo en [[torfejo]]
| regno = [[Plantoj]] ''Plantae''
| regno = [[Plantoj]] ''Plantae''
| divizio = [[Angiospermoj]] ''Magnoliophyta''
| divizio = [[Angiospermoj]] ''Magnoliophyta''

Kiel registrite je 12:11, 31 mar. 2011

Ŝablono:Taksonomio korektita Lanuga betulo ( Betula pubescens ; sinonimo Betula alba ) estas ĉefe palearkta specio de betulo, indiĝena kaj abunda tra norda Eŭropo, Islando, norda Azio kaj ankaŭ Gronlando [1].

Priskribo

Ĝi estas falfolia arbo kiu altas ĝis 10–20 m ( malofte ĝis 27 m ), kun svelta arbokrono kaj kun trunko kiu diametras ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La arboŝelo estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj lenticeloj. La ŝosoj estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La folioj estas oval-akutaj, longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La floroj estas vente polenataj amentoj, estiĝante fru-printempe antaŭ la floroj. La frukto estas pendanta cilindra agregaĵo kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn semojn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.

Ĝi estas intense parenca al, kaj ofte konfuzita kun penda betulo ( B. pendula ). Multaj nordamerikaj tekstoj pritraktas la du speciojn kiel unun specion, sed en tuta Eŭropo oni konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.

Lanuga betulo distingeblas de penda betulo, la alia komuna eŭropa betulo, pri havante glatajn, lanugajn ŝosojn, kiuj estas senharaj kaj verukecaj ĉe penda betulo. La arboŝelo de lanuga betulo estas nebrile griz-blanka, dum penda betulo havas okulfrapan blank-paperecan ŝelon kun nigraj sulkoj. La foliaj randaĵoj ankaŭ diferencas, estas fajne segildentaj ĉe lanuga betulo, krude duoble segildentaj ĉe penda betulo.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Arealo de lanuga betulo angle