Fabo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.6.2) (robota modifo de: lbe:ЛухӀи хъюрув |
e r2.7.1) (robota aldono de: vi:Đậu răng ngựa |
||
Linio 105: | Linio 105: | ||
[[tr:Bakla]] |
[[tr:Bakla]] |
||
[[uk:Біб кінський]] |
[[uk:Біб кінський]] |
||
[[vi:Đậu răng ngựa]] |
|||
[[zh:蚕豆]] |
[[zh:蚕豆]] |
Kiel registrite je 17:50, 10 aŭg. 2011
Fabo | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Fabo kiel planto estas unujara herbo, specio de vicio (Vicia faba), nomdonanto de la planta familio fabacoj. Ĝi havas pli ol 1 m altan, staran, kavan, angulecan tigon, grandajn pinatajn foliojn, purpure makulitajn blankajn florojn kaj larĝajn guŝojn, kiuj enhavas grandajn platajn grajnojn de medoleca konsisto, kiujn oni manĝas kiel legomon. Iuj varioj estas uzataj kiel furaĝo.
Fabo estas ankaŭ la grajnoj de faba planto, sed oni nomas ankaŭ la similaspektajn grajnojn fabo, precipe tiujn de fazeolo. Legu ankaŭ kafofabo, sojfabo.
La fabismo estas malsano, karakterizita per hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, per febro kaj digestaj perturboj. Ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro de fabo, se tiun englutas aŭ enspiras iuj predispoziciaj individuoj.
La nutra valoro de 100 g freŝaj faboj estas:
Energia valoro | 163 kĴ |
Karbonhidrato | 4 g |
Proteino | 5 g |
Graso | 0,3 g |
Vitamino C | 80 mg |
Karoteno | 0,16 mg |
Vitamino B1 | 0,10 mg |
Vitamino B2 | 0,15 mg |
Kalcio | 20 mg |
Fero | 1 mg |