Diamagnetismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e r2.6.4) (robota modifo de: zh:抗磁性 |
e robota aldono de: nn:Diamagnetisme |
||
Linio 63: | Linio 63: | ||
[[ko:반자성]] |
[[ko:반자성]] |
||
[[nl:Diamagnetisme]] |
[[nl:Diamagnetisme]] |
||
[[nn:Diamagnetisme]] |
|||
[[no:Diamagnetisme]] |
[[no:Diamagnetisme]] |
||
[[pl:Diamagnetyzm]] |
[[pl:Diamagnetyzm]] |
Kiel registrite je 04:47, 15 aŭg. 2012
Diamagnetismo estas fizika fenomeno pro kiu substancoj iĝas magnetoj en ekstera magneta kampo. Malsimile al feromagnetoj, tiaj substancoj (diamagnetoj) estas tute nemagnetaj sen tia ekstera kampo. Sub influo de magneta kampo ĉiu atomo de la diamagneto akiras magnetan momanton I (kaj ĉiu molo de la substanco - suman molan magnetan momanton), proporcian al intenseco de la kampo H. Pro tio magneta impresemeco = I/H en diamagnetoj ĉiam estas negativa. Je absoluta valoro impresemeco de diamagnetoj estas malgranda kaj ne tre dependas de intenseco H, nek de temperaturo.
Historio
Unua homo kiu notis diamagnetismon estis S. J. Bergman, kiu en 1778 raportis ke bismuto kaj antimono povas esti movigitaj per magneta kampo. Sed la terminon mem enkondukis Michael Faraday en 1845, kiam li rimarkis ke preskaŭ ĉiuj materialoj havas na iom da diamagneta respondo al magneta kampo.
Diamagnetoj
Preskaŭ ĉiuj substancoj havas diamagnetajn trajtojn. Tradicie kiel diamagnetojn oni rigardas noblajn gasojn, azoton, hidrogenon, silicion, fosforon, bismuton, zinkon, oron, arĝenton kaj multajn neorganajn kaj organajn substancojn. En fortaj magnetaj kampoj eĉ vivaj estaĵoj kondutas kiel diamagnetoj.
Tabelo de magneta impresemeco de kelkaj diamagnetoj (normalaj kondiĉoj)
Substanco | Impresemeco, *106 |
---|---|
Azoto, N2 | −12,0 |
Hidrogeno, Н2 | −4,0 |
Germaniumo, Ge | −7,7 |
Silicio, Si | −3,1 |
Likva akvo, Н20 | −13,0 |
Kuireja salo, NaCl | −30,3 |
Acetono, С3Н6О | −33,8 |
Glicerino, С3Н8О3 | −57,1 |
Naftalino, С10Н8 | −91,8 |