Ennenda: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: kk:Энненда
e robota aldono de: uz:Ennenda
Linio 71: Linio 71:
[[simple:Ennenda]]
[[simple:Ennenda]]
[[sv:Ennenda]]
[[sv:Ennenda]]
[[uz:Ennenda]]
[[vo:Ennenda]]
[[vo:Ennenda]]
[[war:Ennenda]]
[[war:Ennenda]]

Kiel registrite je 10:57, 16 okt. 2012

Ennenda
Blazono de Ennenda
Vilaĝeniro de Ennenda venante trans la ponto de Glaruso
vilaĝo • former municipality of Switzerland • statistika regiono
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso
Koordinatoj  47° 2′ 2″ N 9° 4′ 40″ O / 47.03389 °N, 9.07778 °O / 47.03389; 9.07778 (mapo)
Areo 22,24 km²
Alteco 478 m super marnivelo
Poŝtkodo 8755
Mapo de Ennenda
vdr

Pri la komunumo

Ennenda estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 2604 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Ennenda integriĝis kadre de la glarusa komunumreformo al la nova komunumo Glaruso.

Geografio

Ennenda situas ĉe la orienta bordo de la rivero Linth, kiel la nomo implicas - ennenda signifas en la alemana dialekto de Glaruso aliaflanke - aliaflanke de la kantonĉefkomunumo Glaruso. La iama komunumo konsistas el la komunumopartoj Oberdorf, Sturmigen, Ennetbühls kaj Ennetberge. La plej alta punkto de la teritorio de Ennenda situas sur la monto Hächlenstock sur alteco de 2316 m s.m., dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 462 m s.m. borde de la rivero Linth ĉe la ponteto Alpenbrückli.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ennenda limas en nordo al Mollis, en nororiento al Filzbach, en oriento al Obstalden, en sudoriento al Sool, en sudo al Mitlödi, en okcidento al Glaruso, kaj en nordokcidento al Netstal.

Monda naturheredaĵo

Ennenda apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Trafiko

Ennenda disponas pri stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal.

Tra Ennenda pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 kiu tra Klausen-Pasejo kondukas de Glaruso al Altdorf

Historio

La unua dokumenta mencio de Ennenda datiĝas el la tempo inter 1303 ĝis 1307 kiel Obront-Ennant-A kaj Nydern-Ennant-A.[1]

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ennenda, Netstal kaj Riedern estos integritaj al la komunumo Glaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto:Karin Marti-Weissenbach: Ennenda en la Historia Leksikono de Svislando (2006-01-16)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj