Naŭatla lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota aldono de: lo:ພາສານາວາເທິນ |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta hu:Azték nyelv al hu:Navatl nyelv |
||
Linio 132: | Linio 132: | ||
[[hr:Nahuatlanski jezici]] |
[[hr:Nahuatlanski jezici]] |
||
[[hsb:Nahuatl (rěč)]] |
[[hsb:Nahuatl (rěč)]] |
||
[[hu: |
[[hu:Navatl nyelv]] |
||
[[ia:Nahuatl]] |
[[ia:Nahuatl]] |
||
[[id:Bahasa Nahuatl]] |
[[id:Bahasa Nahuatl]] |
Kiel registrite je 15:01, 21 nov. 2012
Naŭatla | ||
Nāhuatlahtōlli | ||
lingvo | ||
---|---|---|
Nahuan | ||
Parolata en | centra Meksiko | |
Parolantoj | 1 925 620 | |
Denaskaj parolantoj | 1,4 milionoj (1980), | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ne konatas | |
Skribo | latina depost la 16-a jarcento | |
Lingvistika klasifiko | ||
a lingvo | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Instituto Nacional de Lenguas Indígenas | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | nah | |
Glottolog | azte1234 | |
Angla nomo | Nahuatl | |
Franca nomo | nahuatl | |
Noto | lingvo de la aztekoj | |
Vikipedio | ||
|
La naŭatla lingvo aŭ navatla lingvo (propralingve nāhuatlahtōlli, māsēwallahtōlli, aŭ mēxihcatlahtōlli kaj hispanlingve náhuatl aŭ mexicano[1]) estas Azteka lingvo de la jut-azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko, specife en la federacieroj Puebla, Veracruz, Hidalgo kaj Guerrero. Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn.
La jam ne parolata klasika naŭatla estis la lingvo de la aztekoj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per naŭatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo.
Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, danke al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.
Ortografio
Estas pluraj literumadoj por la naŭatla. La plej ofte uzata literumado estas prenita de la hispana. En tiu ĉi literumado, la litero h signas glotan plozivon, ll estas duobla /l/ (anstataŭ /j/), x estas prononcata [ŝ] anstataŭ [h]. Do, la vorto nāhuatlahtōlli elparoliĝas [naːwatɬaʔˈtoːlli], pli malpli naa.va.tla'.tool.li. Malpli konfuza literumado ekzistas, sed malofte uziĝas pro ĝiaj neaskiaj literoj, ekz. š.
Naŭatlaj vortoj
Multaj naŭatlaj vortoj eniris la hispanan lingvon, kiaj cacahuate ([kakaŭate], "arakido") kaj tecolote ([tekolote], "strigo"). Eĉ Esperanto havas plurajn naŭatlajn vortojn. Jen iom da ili:
- avokado < āhuacatl
- ĉokolado < chocolātl
- kojoto < coyōtl
- Meksiko < mēxihco
- oceloto < ōcēlōtl
- tomato < xītomatl
Multaj meksikaj loknomoj estas origine aztekaj: Cuernavaca, Xochimilco, Popocatépetl.
Naŭatlaj frazoj
naŭatla frazo (per Esperanteca literumado) | Esperanta traduko |
Ken otlatvililok! | Bonan tagon! |
Nisempaki nimiciŝmati! | Estas plezuro koni vin! |
Tlaso'kamati | Dankon! |
Nimictlaso'tla. | Mi amas vin. |
Iŝkiŝka mostla! | Ĝis morgaŭ! |
eksteraj ligoj:
Aliaj projektoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda