Saas-Fee: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:


==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Saas-Fee datiĝas el la jaro [[
La unua dokumenta mencio de Saas-Fee datiĝas el la jaro [[1304]] kiel ''vee''.
<ref>Fonto: [ ''x'': ''Saas-Fee'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' ()]</ref>
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2812.php ''Paul Martone'': ''Saas-Fee'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-01-06)]</ref>


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 20:43, 13 aŭg. 2013

Saas-Fee
Blazono de Saas-Fee
Blazono de Saas-Fee
Blazono de Saas-Fee
Saas-Fee
Saas-Fee
Saas-Fee
komunumo en Svislando • senaŭta loko
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 6′ 35″ N 7° 55′ 45″ O / 46.10972 °N, 7.92917 °O / 46.10972; 7.92917 (mapo)Koordinatoj: 46° 6′ 35″ N 7° 55′ 45″ O / 46.10972 °N, 7.92917 °O / 46.10972; 7.92917 (mapo)
Areo 40,60 km²
Alteco 1798 m super marnivelo
Poŝtkodo 3906
Komunumkodo 6290
Mapo de Saas-Fee
Mapo de Saas-Fee
Situa mapo de Saas-Fee
vdr

Saas-Fee estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1759 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Saas-Fee situas sur suna tavolo super la fundo de la valfunde je la okcidenta flanko se la Saas-Valo. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4545 m s.m. la kulmino de Dom, kiu estas la plej alta monto plene situanta en Svislando. Sub la kulmino de Dom fontas la Hohberg-Glaĉero. Entute 13 pli ol 4000-metroj altaj montopintoj de la Mischabel-Masivo ĉirkaŭas la komunumo, kiu pro ĝia unika panoramo ankaŭ estas nomita Perlo de la Alpoj. Tra la komunumo fluas la rivero Fee-Vispa, unu el la fontriveroj de Saaservispa. Ĝi fontas de la Fee-Glaĉero en sudo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saas-Fee kaj la setlejoj Chalbermatten, Honegg kaj Wildi.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 40,60 km², de kiuj 8,8% estas kovritaj de arbaro, 5,2% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. Pli ol 80% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Saas-Fee limas en nordo al Saas-Balen, en nordoriento al Saas-Grund, en oriento kaj sudoriento al Saas-Almagell, en sudokcidento al Täsch, en okcidento al Randa, kaj en nordokcidento al Sakt Niklaus.

Trafiko

Al Saas-Fee kondukas montara vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 212 en Saas-Grund. Pere de poŝtaŭtolinio al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Saas-Fee aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Hannig sur alteco de 2245 m s.m.. De Chalbermatten aertelfero kaj kabintelfero kondukas al la montara stacio Felskinn, de kie subtera funikularo, la tiel nomita Metro Alpin, kondukas flanke de la Fee-Glaĉero ĝis sub la Alalinhorno je alteco de 3456 m s.m. kaj estas nomita la plej alte situita metroo de la mondo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Saas-Fee datiĝas el la jaro 1304 kiel vee. [3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Paul Martone: Saas-Fee en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-06)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj